【E-radio】Grava parolo de Xi Jinping en pintkunveno de BRICS

| 2020-11-24
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Grava parolo de Xi Jinping en pintkunveno de BRICS

– Elterigitaj 100 farbitaj lignaj ĉerkoj de antaŭ ĉirkaŭ 2 500 jaroj en Egiptio

– Naskiĝis la plej granda liberkomerca zono

– Birda protektado en lernejoj

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Grava parolo de Xi Jinping en pintkunveno de BRICS

 

Vespere de la 17a de novembro okazis la 12a pintkunveno de BRICS per videokonferenco. En sia parolo titolita Helpi Unu Alian por Batali kontraŭ Epidemio, Unuanime Antaŭenpuŝi Kunlaboron, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke la kvin landoj de BRICS devas persisti en multflankismo, unuiĝi kaj kunlabori, malfermi kaj kreadi, doni prioritaton al homa vivo, efektivigi malaltkarbonan vivon, helpi unu alian por batali kontraŭ la epidemio kaj unuanime antaŭenpuŝi kunlaboron.

 

– Elterigitaj 100 farbitaj lignaj ĉerkoj de antaŭ ĉirkaŭ 2 500 jaroj en Egiptio

 

La 14-an de novembro, egipta ministro pri turismo kaj antikvaĵoj Khaled el Anany anoncis, ke 100 farbitaj lignaj ĉerkoj de antaŭ ĉirkaŭ 2 500 jaroj estis elterigitaj en la regiono Saqqara de la provinco Giza. Tio estas la plej grava arkeologia malkovro de Egiptio ĉijare. 

 

– Naskiĝis la plej granda liberkomerca zono

 

Post 8-jara traktado, la 15-an de novembro RAEP (Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco), estis oficiale subskribita dum la seriaj kunvenoj de ŝtatgvidantoj pri orientazia kunlaboro. Laŭ fakuloj, la subskribo de RAEP antaǔenpuŝos ekonomian revigliĝon, akcelos longdaŭrajn prosperon kaj disvolvadon, plifortigos la fidon de la mondo pri multflanka komerca sistemo kaj aldonos grandan movforton al la monda ekonomio.

 

– Birda protektado en lernejoj

 

En la ĉina provinco Hebei novembro estas monato por diskonigi protektadon de sovaĝaj bestoj. Fakuloj el Cangzhou-a Sav-Centro de Sovaĝaj Bestoj iris en mez- kaj element-lernejojn por diskonigi sciojn pri birda protektado, gvidi lernantojn respekti la naturon kaj aktive partopreni en agadoj pri protektado de sovaĝaj bestoj. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping substrekas, ke homoj kaj naturo devas harmonie kunekzisti.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments