El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hunan de Ĉinio: 75-jara retfamulo

| 2020-11-23
Bookmark and Share

1126755847_16056988516041n.jpg


75-jara Peng Guofei estas kamparano. Li tute ne atendis ke nun li fariĝis retfamulo per filmetoj en Douyin-apo kaj vivdissendoj kaj altiris multajn fanojn. 


1126755847_16056988516121n.jpg


Peng Guofei loĝas en la vilaĝo Yangmu en la urbeto Furong de la gubernio Yongshun sub la Xiangxi-a Aŭtonoma Subprovinco de Tuĝjao kaj Mjaŭo de la provinco Hunan. Tie, montaro ĝenas trafikon, industrio estas malforta kaj infrastrukturo postiĝis, kio delonge baris disvolvon de la vilaĝo. En 2014, la malriĉeca procento de vilaĝanoj atingis 40,5%.


1126755847_16056988516071n.jpg


Profitante de la ŝtata politiko kaj helpe de la Hunan-a Retspaca Administracio, en la lastaj jaroj la infrastrukturoj pri akvo, elektro kaj vojo estis plibonigitaj. Nun la vilaĝo havas 4G-interreton kaj liberiĝis de malriĉeco fine de 2019.


1126755847_16056988516211n.jpg


Jam bone funkcias la interreto, sed kiel profitigi pli da vilaĝanoj per interreto? Oficistoj de la administracio kontaktis amaskomunikilojn de Changsha, ĉefurbo de la provinco, kaj starigis en la vilaĝo kurson pri rekta dissendo, en kiu partoprenis Peng Guofei.


1126755847_16056988516241n.jpg


La kurso komenciĝis en la fino de 2019. Peng estis la plej aĝa lernanto. Li diris: "Altiri atenton en interreto estas utila por diskonigi nian hejmlokon. En la vilaĝo estas multaj agrikulturaj produktoj, do ni devas klopodi por forvendi ilin."


1126755847_16056988516141n.jpg


Antaǔ kamerao, Peng humore parolas pri fokusaj temoj, kaj ridete finas la filmadon. Ĝis la mezo de la ĉi-jara novembro, lia konto "La avo Fei de okcidenta Hunan" en la apo Douyin jam havas 3,45 milionojn da laŭdoj kaj cent milionojn da rigardoj.


En majo de 2020, li vizitis Changsha por lerni filmfaradon. Li diris: "La socio tiom rapide ŝanĝiĝas, ni ne devas postiĝi kaj devas kontribui al la disvolvado de vilaĝoj." Antaǔ la vizito, li neniam eliris la montaron.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments