El Popola Ĉinio>头条新闻>

La kresko de importado en Ĉinio

| 2020-11-20
Bookmark and Share

Antaŭ kvin jaroj mi transloĝiĝis al Ĉinio. Tiam vivo ne estis tiom oportuna por eksterlandanoj kiel nuntempe, ĉar estis malfacile trovi kelkajn ingrediencojn por kuirado al kiuj oni alkutimiĝas eksterlande, kaj same malfacile estis trovi fromaĝon, samalon, ŝinkon kaj kolbasojn similajn al tiuj troveblaj eksterlande.


DSC_0106.jpg


Nuntempe en Ĉinio importitaj manĝaĵoj populariĝas kaj ankaŭ ĉinaj firmaoj produktas laktaĵojn kaj viandaĵojn pli kaj pli plaĉajn al la gusto de eksterlandanoj. Importitaj agrikulturaj produktoj, kiel saŭcoj kaj spicoj faciligas kuiradon de alilandaj pladoj, kaj retkomerco faciligas aĉetadon de varoj aparte malfacile troveblaj en Ĉinio, kiel mateo, brazilaj nuksoj kaj manioko.


Mi dum kelkaj monatoj havis ĉinan kunloĝanton kiu loĝis en Kanado, kaj mi rimarkis ke ŝi aĉetas en superbazaro la samajn importaĵojn kiujn alilandanoj en Ĉinio ŝatas manĝi. Tio montris al mi, ke la kreskanta nombro de ĉinoj kun spertoj eksterlande nature rezultas en ŝanĝo de kutimoj pri manĝado kaj konsumado, kaj tio ankaŭ klarigas la plimultiĝon de restoracioj kiuj vendas tipajn pladojn de aliaj landoj.


Sed mi pensas ke la ĉefa kialo de la avido de ĉinaj konsumantoj pri importaĵoj estas scivolemo: ja ni ĉiuj ŝatas gustumi alispecan manĝaĵon kaj provi novajn produktojn. De la fenestro de mia apartamento mi vidas la rusan Restoracion Moskvo. Manĝi en tiu restoracio iam estis revo de ĉiuj pekinanoj, ĉar nur tie oni povis gustumi rusan manĝaĵon. La sama scivolemo klarigas la furoron pri Koka-kolao, McDonalds kaj KFC antaŭ kelkaj jardekoj, kaj tiuj alilandaj firmaoj fariĝis simboloj de Reformado kaj Pordmalfermo de Ĉinio.


DSC_0226.jpg

Ĉina konsumanto interesiĝas pri importitaj vinoj


Aliflanke, rememoroj pri mia infaneco en Brazilo iom maltrankviligas mian koron: la avido de brazilaj mezklasanoj pri importaĵoj komence de la 1990-aj jaroj kreis katastrofon -- por faciligi importadon kaj malaltigi kostojn de importitaj varoj, brazila registaro estigis politikojn malutilajn al brazilaj kompanioj kaj forvendis ŝlosilajn ŝtatajn firmaojn al eksterlandaj grupoj. El tio rezultis la plej granda procezo pri malindustriiĝo jam vidita en historio kaj la lando nun dependas de eksportado de agrikulturaj produktoj por importi varojn antaŭe produktitajn en Brazilo mem.


Kiam mi vidas la kreskon de importado en Ĉinio mi nature timas, ke la samo okazus ĉi tie, sed samtempe mi agnoskas ke la situacio de Ĉinio estas tre malsama ol tiu de tiama Brazilo kaj mi sentas, ke en tiu ĉi kazo la plua malfermo de loka merkato povas esti fruktodona. Mi tamen senĉese min demandas kial en Brazilo tio ne funkciis, sed en Ĉinio funkcias?


Unue, ĉinaj firmaoj estas jam maturaj kaj konkurencivaj en internacia merkato, dum formortintaj brazilaj firmaoj estis ankoraŭ gajnantaj muskoloj kiam oni metis ilin en internacia konkurejo. Due, ĉinaj importaĵoj ne anstataŭas lokajn markojn, nur estas aldonaj elektebloj en kreskanta merkato kun spaco por ĉiuj, kaj la konkurenco kun eksterlandaj firmaoj devigas ĉinajn firmaojn konstante sin plibonigi.


DSC_0261.jpg


Trie, tio estas natura rezulto de la evoluo de la lando: ĉinoj havis paciencon por planti arbon kaj atendi ĝian kreskon, kaj nun rikoltas maturajn fruktojn de longa projekto pri disvolvado, kiam la lando estis malriĉa kaj mankis laboro kaj tekniko, Ĉinio invitis alilandajn firmaojn por laborigi homojn kaj transdoni teknologion al la lando. Sekve, ĉinaj firmaoj komencis disvolviĝi kaj fariĝi fortaj. Nun Ĉinio pli kaj pli firmiĝas kiel lando de pint-tekniko kaj novigo, kiu postulas altkvalifikitajn laboristojn, kiuj siavice havas altajn postulojn pri vivkvalito.


En la nuna fazo de evoluo de ĉina socio, diverseco de varoj kaj servoj en loka merkato fariĝis grava temo, kaj importado estas efika maniero certigi tiun diversecon.


Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments