El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rezulto de la enketo pri rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio

| 2020-11-20
Bookmark and Share

En 2020 la internacia situacio kaj interlandaj rilatoj estas evidente influitaj de la pandemio de KOVIM-19. Sed la ĝenerala kaj fundamenta stato de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio ne turniĝis malgraǔ tio, ke la pandemio ĝenis normalan tagordon kaj procezon de disvolvado de la rilatoj.


图片1_副本.jpg


Kiel grava parto de la Pekin-Tokia Forumo, la ĉiujara Enketo de Publikaj Opinioj pri Rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas unu el la gravaj manieroj por koni opiniojn de ambaǔlandaj popolanoj kaj akceli interkompreniĝon de la du flankoj. Ĉijare, Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj japana Genron NPO kune faris la 16-an enketon.


La enketado okazis en 10 urboj inter la 15-a de septembro kaj la 16-a de oktobro 2020. La rezulto montras, ke la ŝato de ĉinaj enketitoj al Japanio kreskas, sed malrapide. Ĉinaj enketitoj plizorgas pri la ambaǔflankaj rilatoj kaj estas optimismaj pri la estonteco de la dulandaj rilatoj. Ili subtenas la du landojn konstrui novtipajn kunlaborajn rilatojn kaj esperas kunlaborojn inter ambaǔ flankoj por trakti aferojn regionajn kaj tutmondajn.


Nun la dulandaj rilatoj estas ĉe grava punkto por ligi pasintecon kaj la estontecon, kaj la du landoj devas klopodi por kontentigi popolan volon, firmigi socian fundamenton de disvolvado de dulandaj rilatoj kaj starigi novtipajn ĉin-japanajn rilatojn konformajn al la postulo de disvolvado en la nova epoko.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments