El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fotoekspozicio pri Ŝanhajo okazas en interreto

| 2020-11-20
Bookmark and Share

Okazas en interreto la virtuala fotoekspozicio “Ŝanhajo, Urbo de Mirakloj”, kun entute 149 fotoj en virtuala eksponejo kiun oni povas senpage viziti. Por moviĝi tra la virtuala eksponejo, vizitanto povas uzi tuŝekranon de poŝtelefono aŭ tabulkomputilo, muson de komputilo aŭ aparatojn pri Virtuala Realo (VR). Ĉiun foton akompanas priskribo en la lingvoj ĉina kaj angla. Jen kelkaj fotoj eksponataj tie:



Lanterna Festo ĉe Yu-Ĝardeno (Fotis Shen Minjue)



Arbarparko Haiwan (Fotis Huang Jie)


Arta Butikumcentro K11 (Fotis Lin Long)



Ŝanhai-Turo, la dua plej alta en la mondo, lumigas la ĉielon. (Fotis Ri Yue)



Memorpreĝejo Moore, pli ol centjara (Fotis Zheng Rongde)



Ĉina Teceremonio  (Fotis Yang Weimin)


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Ŝanhaja VR-a Fotoeksponejo




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments