El Popola Ĉinio>Videoj>

Ĉina Alt-Teknika Foiro 2020

| 2020-11-19
Bookmark and Share

   


Saluton! mi parolas rekte el Ĉina Alt-Teknika Foiro 2020, en la urbo Shenzhen. Mi esperas ke vi ŝatos viziti la foiron kune kun mi.


Kiel 5G-interreto ŝanĝos vian manieron spekti televidon? Jen televidelsendo per 5G, kiu permesas al la spektanto moviĝi ĉirkaŭ la podio. Eblas ankaŭ zomi al iu punkto de la sceno.


Alia aparte atentata punkto estas vizaĝrekono. Pluraj firmaoj disvolvis kameraojn kaj icojn kiuj ebligas diversajn aplikojn de tiuj tekniko, de monitorado de trafiko kaj publika sekureco ĝis nia maniero aĉetumi aŭ fari simplan foton per poŝtelefono.


Ankaŭ kulturo ne estis forgesita: homoj ŝatis spekti la prezentaĵon de tiuj dancantaj robotoj.


Subakvaj robotoj ankaŭ allogis vizitantojn: Ĉina Akademio de Sciencoj prezentis du robotojn kiuj interalie analizas la kvaliton de akvo en malsamaj profundecoj, dum la firmao Fifiŝo prezentis siajn komercajn subakvajn robotojn por pluraj celoj.


Aliaj sektoroj kiel flugrobotoj, saĝaj seruroj kaj masaĝiloj allogis la vizitantojn. La venonta foiro okazos venontjare. Ĝis!




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments