Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj la progreso de Ĉinio

| 2020-11-18
Bookmark and Share

Reveninte al Ĉinio post la pandemio, ŝajnis, ke la lando estis fermita: homoj sin izolis hejme kaj por la unua fojo mi trovis stratojn dezertajn kaj silentajn en Pekino. Dum la sekvaj semajnoj KOVIM-19 propagiĝis tra la mondo kaj aliaj landoj estis ankaŭ tiaj: akvo pura estis trovita en la kanaloj de Venezo, sovaĝaj bestoj alproksimiĝis al urboj, poluado malkreskis en grandaj metropoloj... Tiam ŝajnis neeble, ke en la fino de la jaro evento tiom granda kiel ĈIIE povus okazi.


DSC_0231.jpg


Sed ĉijara ĈIIE estis malsama ol la antaŭaj: krom la striktaj reguloj pri uzo de maskoj kaj kontrolado de korpa temperaturo, estis malpli da eksterlandanoj ol kutime, ĉar la kvaranteno postulata por internacia vojaĝo malfaciligas la alvenon de homoj el eksterlando, kiu altrangulo pasigus du semajnojn en hotelĉambro nur por kelktaga evento? Estas pli facile partopreni en ĝi perinterrete.


Rezulte de tio, la ĉijara ĈIIE estis la plej cifereca jam vidita, kun videaj mesaĝoj el eksterlando senditaj de altranguloj de alilandaj firmaoj al la ĉina publiko, retkunvenoj inter komercistoj, debatoj kun reta partopreno de invitita gasto kaj retaj gazetaraj konferencoj.


Mi tamen rimarkis, ke pluraj fakuloj de eksterlandaj firmaoj sukcesis ĉeesti en ĈIIE: unuflanke, pli kaj pli da alilandaj firmaoj elektas havi propran oficejon en Ĉinio kaj sendas altrangajn fakulojn por akompani de proksime la negocojn en la lando. Tio klare indikas, ke Ĉinio estas prioritato por tiuj firmaoj. Aliflanke, pli kaj pli da ĉinaj talentuloj dungiĝas ĉe alilandaj firmaoj kaj kelkaj sukcesas akiri altajn postenojn. Tiuj homoj bone konas ne nur la politikojn kaj valorojn de la firmao, sed ankaŭ la ĉinan kulturon, sekve oni transdonas al ili respondecojn pri negocoj en Ĉinio.


DSC_0197-1.jpg

Brazila mielo eksponata en ĈIIE


Multaj alilandaj firmaoj simple volas vendi siajn varojn al Ĉinio, kaj tio speciale rilatas al manĝaĵoj: produktistoj de viandaĵoj, drinkaĵoj, biskvitoj, lakto, mielo, ktp. nur volas vendi kion ili produktas, ne gravas al kiu, se ĉinoj volas aĉeti iliajn varojn, ili volonte vendos. La kresko de importado de manĝaĵoj kaj aliaj varoj estas temo kiu meritas apartan artikolon, do mi ne detaligos ĝin nun.


Sed estas alia fenomeno, aparte evidenta en firmaoj pri servoj kaj alt-tekniko: ili volas ne nur vendi siajn varojn, sed estigi partnerecojn kun ĉinaj firmaoj. Dum miaj vizitoj al diversaj industrioj de Ĉinio mi konstatis, ke multaj el ili uzas teknologion de firmaoj el Germanio, Japanio, Usono kaj aliaj landoj por produkti siajn varojn, kaj samtempe mi konstatis, ke multaj alilandaj firmaoj estis, almenaŭ parte, aĉetitaj de ĉinaj grupoj. Tio okazas pro la naturo de tiuj du sektoroj, kiuj postulas konstantan novigon kaj atenton pri la specifaj bezonoj de la kliento.


Jen kelkaj ekzemploj: s-ro Jari Jyläntö, ĉef-inĝeniero de la finna firmao TarwTrading pri subakva teknologio, rakontis al mi ke 85% de tiu firmao apartenas al la ĉina firmao Dongbao. Tiu partnereco estas fruktodona por ambaŭ flankoj kaj ili kune disvolvas projektojn pri submarŝipoj.


DSC_0258.jpg

Ĉinoj rigardas Bartholet-telferon en ĈIIE


Alia ekzemplo estas la svisa telfera firmao Bartholet: mi vizitis ĝian budon en la ekspozicio kaj vidis specimenojn de iliaj produktoj. Dum mia flugo al Pekino mi vidis, en revuo, reklamon de Bartholet pri nova telfero desegnita kaj konstruita specife por iu turismejo de Ĉinio, kun vitraj kajutoj kiuj ebligas rigardon de la tuta ĉirkaŭa pejzaĝo. Tia produkto disvolviĝinta en partnereco kun Ĉinio por trakti specifajn bezonojn de unu kliento havas ŝancon populariĝi eksterlande kaj kontentigi postulojn de aliaj klientoj.


La mondo eniras en eraon de alt-tekniko, en kiu ĉiu lando posedas apartan teknikon kiun aliaj ne havas, sed la disputoj en tiu sektoro estas tiom akraj, ke la firmaoj kiuj kunigas fortojn kaj interŝanĝas spertojn havas pli grandan ŝancon esti en avantaĝo. En tiu nova mondo Ĉinio havas evidentan avantaĝon, ĉar ĉinoj ĉiam estis malfermaj al kunlaboroj, kaj tio estas evidenta en la ĉina merkato mem: post mia transloĝiĝo al Ĉinio, kaptis mian atenton tiu kulturo pri kunlaboremo eĉ kun konkuranto. En multaj landoj oni pensas "se mia konkuranto bankrotos, mi okupos lian spacon en la merkato kaj pli profitos", sed en Ĉinio la logiko estas alia, "ni kune estas pli fortaj, kaj povas helpi unu la alian dum malfacilaĵo por ke neniu el ni bankrotu." Jen grava parto de ĉina laborkulturo kiun multaj eksterlandanoj ne sukcesas kompreni.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments