El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Sciencistoj unuafoje elkalkulis la tempon por formiĝo de la sunsistemo

| 2020-11-18
Bookmark and Share


Laŭ raporto de la retejo phys.org, sciencistoj de la usona Nacia Laboratorio Lawrence Livermore publikigis artikolon en Scienco, dirante, ke ili esploris la izotopojn de molibdeno sur meteoritoj kaj konkludis, ke antaŭ ĉirkaŭ 4,5 miliardoj da jaroj la sunsistemo formiĝis en nur 200 mil jaroj. Tio estas la unua fojo por sciencistoj elkalkuli la tempon por formiĝo de la sunsistemo.


La materialoj, kiuj konsistigas la sunon kaj la ceterajn partojn de la sunsistemo, venis de la kolapso de amasaj gasoj kaj polvaj nuboj antaŭ ĉirkaŭ 4,5 miliardoj da jaroj. Antaŭe astronomoj observis aliajn stelsistemojn, kies formiĝo estas simila al tiu de la sunsistemo. Ili taksis, ke la kolapso de nubaroj kaj formiĝo de steloj bezonas ĉirkaŭ 1-2 milionojn da jaroj, sed la plej novaj esploroj montras, ke la sunsistemo estas iom aparta.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments