El Popola Ĉinio>头条新闻>

Naskiĝis la plej granda liberkomerca zono

| 2020-11-18
Bookmark and Share

La 15-an de novembro RAEP estis oficiale subskribita dum la seriaj kunvenoj de ŝtatgvidantoj pri orientazia kunlaboro. Post 8-jara traktado, finfine naskiĝis la liberkomerca zono kun plej multa loĝantaro, plej diverseca membraro kaj plej forta disvolva potencialo.


Kio estas RAEP?


RAEP estas mallongigo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, iniciatita de Asocio de Sud-Orientaj Aziaj Landoj (ASOAL) en 2012. La subskribantoj de RAEP inkludas 10 membrolandojn de ASOAL, Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko, Aǔstralio kaj Nov-Zelando. La totala loĝantaro de RAEP-membroj estas 2,27 miliardoj, ilia totala malneta enlanda produkto atingis 26 mil miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la totala sumo de eksportado kalkuliĝis al 5,2 mil miliardoj da usonaj dolaroj -- ĉiu el la tri okupas 30% de tiu de la tuta mondo. La stariĝo de la zono signifas, ke triono de la tutmonda ekonomia kvanto konsistigos integriĝan merkaton.


RAEP postulas, ke la 15 membroj malaltigu doganon, malfermu merkaton  kaj malmultigu normajn barierojn. Amaskomunikilo de Korea Respubliko prognozis, ke post ekfunkciado de RAEP, la dogano de aǔtopecoj eksportitaj de la lando al Indonezio eble nuliĝos de la nuna 40%.


Kian rolon ludos RAEP?


Fakuloj diris, ke la subskribo de RAEP antaǔenpuŝos ekonomian revigliĝon, akcelos longdaŭrajn prosperon kaj disvolvadon, plifortigos la fidon de la mondo pri multflanka komerca sistemo kaj aldonos grandan movforton al la monda ekonomio.


Pri influo, RAEP akcelas unuiĝon de reguloj en la regiono, kies ekonomia produkto estas triono de la tutmonda, kaj subtenas disvolvadon de provizĉena sistemo de orienta kaj sudorienta Azio. Samtempe RAEP estas ankaǔ la unua komerca interkonsento inter Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, funkciante kiel grava fundamento por pluapaŝa disvolvado de orient-aziaj landoj.


Pri enhavo, RAEP estas vasta. Ĝi ampleksas ne nur enhavojn de tradiciaj komercaj interkonsentoj, sed ankaǔ tiujn de novaj kampoj, kiel elektronika komerco. Tio helpos subskribantajn landojn fari du- kaj multflankajn kunlaborojn laǔ siaj relativaj avantaĝoj.


Fakuloj diris, ke RAEP starigis platformon por pluaj kunlaboro kaj liberiĝo kaj faciliĝo de komercaj investoj. Estonte, la firmaoj de la membrolandoj povos pli multe kaj pli facile ĝui favorajn politikojn, kaj la popoloj de la membrolandoj povos aĉeti importitajn produktojn kontraǔ malaltaj prezoj kaj tiel havi pli belan vivon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments