Tramontina en ĈIIE
La brazila firmao Tramontina estas fama pro la alta kvalito de siaj produktoj. Ekster Brazilo ĝi estas konata ĉefe pro siaj produktoj por kuirado kaj manĝado, sed ĝi ankaŭ faras alispecajn produktojn, kiel iloj por hejma kaj industria uzo. En la 1990-aj jaroj Tramontina eniris en usonan merkaton kaj eĉ malfermis fabrikon tie. Nuntempe ĝi investas en la ĉina merkado kaj kaptis la ŝancon alportitan de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio por prezenti siajn produktojn al ĉinaj konsumantoj.
Prezentisto montras poton por vaporumi manĝaĵon
Prezentisto montras kuirpoton al vizitantoj de ĈIIE
Vizitantoj interesiĝas pri la varoj de Tramontina
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat