El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping emfazis altkvalitan disvolviĝon de Jangzia Ekonomia Zono

| 2020-11-17
Bookmark and Share


La 14an de novembro en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis kunsidon por amplekse antaŭenpuŝi disvolviĝon de Jangzia Ekonomia Zono kaj faris paroladon.


Li emfazis la neceson efektivigi la spiriton de la unua ĝis la kvina plenaj sesioj de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), senŝanceliĝe praktiki novan disvolvan koncepton, antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon de Jangzia Ekonomia Zono, skribi novan ĉapitron de verda disvolviĝo, konstrui novan modelon de regiona kunordigita disvolviĝo por ke Jangzia Ekonomia Zono fariĝu ĉefa forto de altkvalita disvolviĝo.


Post inspekto en Jiangsu-provinco, Xi Jinping okazigis la kunsidon. Aŭskultinte parolojn de ĉeestantoj, Xi parolis, emfazante, ke en la pasintaj kvin jaroj sub la gvidado de KPĈ, la urboj laŭ Jangzio faris fortan, grandskalan kaj profundan administradon de ekologia medio kaj verdan transformiĝon de ekonomio kaj socio. Estas stabila la ekonomia disvolviĝo de Jangzia Ekonomia Zono. Evidente altiĝis vivnivelo de la lokanoj.


Xi montris, ke antaŭenpuŝi disvolviĝon de Jangzia Ekonomia Zono estas grava decido de la Centra Komitato de KPĈ kaj grava strategio rilata al la tutlanda disvolviĝo. Jangzia Ekonomia Zono konsistas el 11 provincoj kaj municipoj kaj kovras la orientan, mezan kaj okcidentan partojn de Ĉinio. Jangzia Ekonomia Zono havas grandan potencialon kaj devas ludi gravan rolon por efektivigi novan disvolvan koncepton, starigi novan disvolvan strukturon kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments