El Popola Ĉinio>Videoj>

Drinkaĵoj kaj manĝaĵoj en ĈIIE 2020

| 2020-11-13
Bookmark and Share

    


Saluton! Mi estas Rafael kaj hodiaŭ mi montros al vi unu el la plej atentataj lokoj en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio: la sektoro pri manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj.


Vinoj kaj alispecaj alkoholaĵoj el eksterlando allogas konsumantojn. Ĉinio importas pli kaj pli da drinkaĵoj, kaj same okulfrapa estas la diverseco de markoj en la ĉina merkato.


Ankaŭ importitaj bieroj pli kaj pli populariĝas en Ĉinio, kaj la nombro de markoj troveblaj en ĉinaj superbazaroj kreskas jaron post jaro. Tiu ĉi ekspozicio estas grava maniero por igi novajn markojn konatajn en la lando.


Firmaoj eksponantaj en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio venas el la tuta mondo. Tio alportas ŝancojn al firmaoj de ĉiuj kontinentoj.


La diverseco de varoj ankaŭ impresas nin: mielo, biskvitoj, rizo, viandaĵoj, nuksoj… Ĉinaj konsumantoj profitas la ŝancon por gustumi divers-specajn manĝaĵojn, dum komercistoj malkovras novajn varojn por vendi en Ĉinio.


Ĉijara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio jam finiĝis, kaj ni esperas, ke vi ŝatis la serion da filmetoj kiujn ni preparis pri ĝi. Ĝis!




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments