El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkcios ŝoseo kunliganta tri 5A-nivelajn turismejojn

| 2020-11-13
Bookmark and Share


Chun'an-sekcio de la aŭtoŝoseo inter Qiandao-lago kaj Huangshan-monto baldaŭ estos finkonstruita kaj ekfunkcios decembre.



Tiam, la voĵaĝo inter la urboj Hangzhou (Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio) kaj Huangshan (Anhui-provinco, orienta Ĉinio) postulos nur 3 horojn. Oni povas matene ĝui pejzaĝon de Xihu-lago en Zhejiang-provinco, tagmeze gustumi fiŝkapon de Qiandao-lago en la sama provinco kaj posttagmeze viziti Hongcun-vilaĝon en Anhui-provinco.




Dum desegnado kaj konstruado de la ŝoseo, mediprotekto estas multe atentata.   


Laŭ raporto, dum ĝia desegnado, oni sekvis la principon, ke la plej bona maniero por mediprotektado estas eviti ĉian detruon. Kvankam multaj partoj de la itinero estas apud akvo, oni laŭeble ne detruas akvoresursojn. Dum la konstruado, oni aplikis rilatajn rimedojn por certigi nulan ellason de eluzita akvo, forĵetaĵo kaj eluzita gaso.


Akvo-ellasejoj videblas en loko je ĉiu 5 metroj sur la ŝoseo. Per ili, pluvakvo eniras en traktejojn de eluzita akvo. Se poluaĵoj el oleo kaj kemiaĵoj estas trovitaj, la traktejoj aŭtomate fermiĝos por fari pluan traktadon. Estas entute pli ol 270 traktejoj kiuj nuligas ellasadon de malpura akvo kaj protektas la duanivelan trinkakvon en Qiandao-lago.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments