El Popola Ĉinio>Videoj>

Novigo, alt-tekniko kaj aŭtomatigo en ĈIIE

| 2020-11-12
Bookmark and Share

   


Pluraj firmaoj prezentis novigajn produktojn en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Unu el la plej atentokaptaj estas tekniko por kreskigi plantojn sub artefarita lumo, kiu povas esti tre utila por agrikulturo.


Industria aŭtomatigo estis alia tre atentata temo. Jen kelkaj robotoj kiuj transportas ne nur unu skatolon, sed breton kun skatolaro sur ĝi! Kaj jen ekzemplo de aŭtomata fabriko en kiu unu roboto metas skatolojn sur tabulo, kiu estas sekve forprenata de alia roboto.


Atendado en flughaveno kaj stacio povas esti tre malkomforta, sed la kapsulo NapHubs promesas ŝanĝi tion: en ĝi oni povas komforte ripozi, spekti televidon, havi masaĝon kaj eĉ dormi! Plie, ĝi estas kontrolebla per la apo Wechat!


Telferoj estas tre ŝatataj en Ĉinio, kaj allogis scivolemajn konsumantojn. Jen mi ene de kajuto de luksa telfero el la svisa firmao Bartholet.


Aviado estas alia sektoro aparte interesa en ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio: aviadilaj motoroj kaj flugrobotoj estis eksponataj, sed estis aviadil-simuliloj kiuj plej amuzigis la vizitantojn: ili enviciĝis por piloti aviadilon Boeing 737, sub gvido kaj helpo de profesia piloto.


Verkis kaj filmis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments