El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Maturiĝis persimonoj en Shanxi-provinco

| 2020-11-12
Bookmark and Share


Ĉi-jare, estas tre bona la rikolto de persimonoj sur Yunqiu-monto en Shanxi-provinco, norda Ĉinio. Lokaj kamparanoj intense laboras por ilin rikolti, senŝeligi, sekigi kaj prilabori.




Fine de aŭtuno kaj komence de vintro estas tempo por rikolti, prilabori kaj vendi persimonojn en la loko. La sekigo kaj prilaborado de persimonoj fariĝis speciala pejzaĝo tie.




Antaŭ pli ol 3 000 jaroj, ĉinoj jam plantis persimonarbojn. Persimono havas riĉajn nutraĵojn inkluzive de sukero kaj pluraj vitaminoj. Ĝi ankaŭ estas multe uzata en fabrikado de medikamentoj kaj aliaj komercaĵoj. Esploristoj de multaj landoj trovis, ke pluraj aktivaj materioj en persimono povas esti uzitaj kiel ingrediencoj de medikamentoj, saniga nutraĵo kaj kosmetikaĵo. Ankaŭ pulvoro sur la supraĵo de sekigita persimono, ĝiaj kaliko kaj folio eblas esti uzataj por medikamentoj, kaj lignoj el persimonarbo taŭgas por fari skulptaĵon, meblon, ornamaĵon kaj golf-stangon.


Redaktoro: Gao Shuyuan 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments