El Popola Ĉinio>头条新闻>

Blokado, vorto de 2020 elektita en Collins-vortaro

| 2020-11-12
Bookmark and Share

Collins-vortaro anoncis lastatempe, ke la vorto "lockdown" (blokado) fariĝis Vorto de la Jaro 2020. Aliaj vortoj por la kuranta jaro estas "coronavirus" (koronviruso), "social distancing" (socia distanco), "furlough" (deviga libertempo), "Megxit" (foriro de Meghan) ktp.


Helen Newstead, konsilisto pri lingva enhavo de la vortaro, diris: "Lingvo reflektas nian ĉirkaŭan mondon. 2020 estas la jaro regata de monda pandemio. Ni elektas la vorton "lockdown" kiel la Vorton de la Jaro, ĉar ĝi enhavas la komunajn spertojn de miliardoj da homoj, kies ĉiutagaj vivoj estas limigitaj por regi kaj preventi propagiĝon de la viruso. Blokado influas la manierojn de niaj laboro, studo, aĉeto kaj socia vivo. Nun multaj landoj eniras en la duan blokadon. Ĝi ne estas celebrinda vorto, tamen ĝi resumas la tutan jaron de plej multe da homoj en la mondo."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments