El Popola Ĉinio>Videoj>

Servoj en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

| 2020-11-11
Bookmark and Share

   


La ekspozicio pri servoj estas iom malsama ol aliaj sektoroj de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio: tie oni ne eksponas varojn nek donacas specimenojn al konsumantoj.


Aliflanke, servoj estas tre gravaj por internacia komerco kaj homa ĉiutaga vivo, sekve tiu sektoro estas aparte atentata ne de scivolemaj konsumantoj, sed ĉefe de komercistoj en serĉado de partneroj. Pro tio, ĉe multaj budoj pri servoj okazas kunvenoj kaj prezentaĵoj, ofte kun ĉeesto de fakuloj.


Firmaoj pri hotelo kaj turismo estas la plej atentataj de konsumantoj, dum komercistoj pli atentas tiujn pri financoj, loĝistiko, stokado kaj internacia komerco. Ankaŭ multaj havenoj kaj fervojoj kaptis la ŝancon por klopodi fari negocojn en Ĉinio.


Verkis kaj filmis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments