El Popola Ĉinio>Videoj>

Aŭtomobiloj en ĈIIE

| 2020-11-11
Bookmark and Share



Multaj firmaoj pri aŭtomobiloj alportis al ĉijara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio novajn veturilojn. Aparte atentokaptaj estas aŭtomobiloj kun artefarita inteligenteco kaj tiuj kiuj uzas puran energifonton.


Toyota prezentas en tiu ĉi foiro buseton kiu funkcias per fuelĉelo el hidrogeno kaj estos uzata en 2022 en Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La sama firmao ankaŭ alportis al la foiro senŝoforan buson kaj senŝoforan aŭton disvolviĝintan en partnereco kun Pony.ai.


Ankaŭ senŝoforaj kamionoj, senŝoforaj purigverturiloj kaj aŭtoj konstruitaj kun avangarda desegno estis atentokaptaj.


Ĉinaj konsumantoj aparte atendas pri duspecaj aŭtoj: tiuj grandaj kaj komfortaj, kun spaco por la tuta familio, kaj sportaj aŭtoj, kiuj estas belaj kaj luksaj. En ĈIIE ili havas la ŝancon provi tiujn aŭtojn.


Ankaŭ fabrikoj de pneŭmatikoj, mekanismoj kaj softvaroj por aŭtomataj veturiloj, asekurkompanioj kaj alispecaj servoj rilataj al aŭtoj kaptas la ŝancon por videbligi siajn produktojn.


Raportis Rafael Henrique Zerbetto

Muntis Elle Gao 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments