ApexBrasil intervjuita en la 3-a ĈIIE

| 2020-11-10
Bookmark and Share

    


Pluraj brazilaj firmaoj klopodas per Ĉina Internacia Importa Ekspozicio fariĝi konataj en Ĉinio. S-ro Carlos Pan, funkciulo de ĉina oficejo de Brazila Agentejo por Promocii Eksportaĵojn (ApexBrasil) estis intervjuita de El Popola Ĉinio.


Saluton! Mi nomiĝas Carlos Pan, mi laboras ĉe Azia Oficejo de ApexBrasil, en Pekino, ni estas agentejo por promocii ekspotaĵojn kaj investojn de Brazilo. Nun por la tria fojo ni eksponas ĉe ĈIIE, en Ĉinio, kiu fokusas pri importado al ĉina merkato.


Ĉi-jare estas budo de Brazilo, granda je 80 kvadrataj metroj, en tiu ĉi foiro, kun eksponaĵoj el 20 firmaoj. Ni ebligis al brazilaj firmaoj partoprenon en tiu ĉi ekspozicio sen bezono sendi reprezentantojn, estas longsdistanca partopreno. Ni esperas per tiu kanalo pli bone servi al ĉinaj investantoj kaj komercistoj kaj reklami pri brazilaj produktoj.


Ni rangigas la kandidatojn al ĈIIE, kaj aparte bonvenigas malgrandajn kaj mezgrandajn novajn firmaojn por partopreni en ĈIIE. Aliflanke, pro la nunaj malfacilaĵoj, ni preferas firmaojn kiuj jam havas reprezentanton en Ĉinio, por ebligi al ili ĉeestan partoprenon en la ekspozicio.


ApexBrasil nun implementas novan strategion kaj novan fokuson. La nova fokuso estas servi brazilajn eksportantojn, kaj ankaŭ internaciajn investantojn kaj aĉetantojn. Per novaj teknologioj ni alproksimigas brazilajn firmaojn al ĉinaj aĉetantoj per maniero pli sekura, kaj ĉeeste kaj perinterrete.


Brazilaj malgrandaj eksportantoj foje ne havas sufiĉan scion pri la ĉina merkato, ni donas specialan helpon al malgrandaj kaj novaj firmaoj. Ni ankaŭ eldonas raporton pri pluraj sektoroj de ĉina merkato.


Intervjuita de Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments