El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis subtenaj agadoj de ĈIIE

| 2020-11-10
Bookmark and Share


En la 9a de novembro finiĝis subskriboj pri investoj, publikigo de novaj produktoj kaj aliaj subtenaj agadoj de la Tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Vendistoj kaj aĉetantoj ricevis rimarkindajn rezultojn.



Dume la Ĉina Internacia Importa Ekspozicia Buroo okazigis entute 101 rilatajn subtenajn agadojn. Laŭ siaj industriaj trajtoj kaj merkataj postuloj, komercaj grupoj el Pekino, Tianjin, Zhejiang kaj aliaj lokoj havis multajn intertraktadojn pri aĉetado kaj industria investado.



Krome, kiel unu el la gravaj subtenaj agadoj de la ekspozicio, ĉe la publika platformo de la ekspozicio, 42 internacie konataj firmaoj publikigis pli ol 90 novajn produktojn kaj servojn. Ili estis premieroj mondaj, aziaj aŭ ĉinaj, kaj inter ili la mondaj premieroj okupis la plej multojn.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments