El Popola Ĉinio>头条新闻>

ĈIIE, ne nur ekspozicio

| 2020-11-09
Bookmark and Share

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman parolon videe en la inaǔguro de la 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Li refoje donis la proponon pri konstruado de malferma monda ekonomio, kiu eligas la pozitivan signalon, ke Ĉinio firme profundigas reformadon kaj pordmalfermon por ĝui la belan estontecon kun la tuta mondo.


05153834jtm7.jpg


La mondo influata de la pandemio


La pandemio de KOVIM-19 longtempe influos la mondon, la ekonomia tutmondiĝo falis en malfacilojn kaj depresias la monda ekonomio. Xi Jinping diris: "La pandemio avertas nin ke diversaj landoj estas komunumo de komuna estonteco, antaŭ granda krizo neniu povas resti sekura izole, kaj kunlaboro estas nepra elekto por trakti defiojn." 


05162558pdtb.jpg


Ĉefministro de Papu-Nov-Gvineo Marape diris: "Ni subtenas la koncepton ‘Homara Komunumo de Komuna Estonteco’. Unuflankismo kaj protektismo ne estas solvo kontraǔ nunaj defioj."


Sud-Afrika prezidento Ramaphosa diris: "ĈIIE starigas gravan platformon por afrikaj landoj kaj firmaoj." Solidareco inter Afriko kaj Ĉinio kaj multflanka kunlaborado estas ŝlosilo ne nur por venki la pandemion, sed ankaǔ por venki aliajn malfacilojn.


Ĉinio daŭrigos ĉiuflankan pordmalfermon


"Ĉinio sin tenos je la koncepto pri malfermo, kunlaboro, solidareco kaj kungajno, kaj firme grandigos ĉiuflankan pordmalfermon." La vortoj de Xi Jinping refoje montris ĉinan larĝan spiriton pri malfermo.


021040400i37.jpg


Eksa ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Komerco Azevêdo laŭdas Ĉinion pro ĝiaj klopodoj por antaǔenpuŝi pordmalfermon. Li diris: "La promeso de Ĉinio pri plua antaŭenigo de ekonomia tutmondiĝo ne limiĝas je okazigo de unu aǔ du ekspozicioj, sed fariĝos daǔronta procezo. Tio estas tre pozitiva rezulto."


Prezidanto kaj ĉefa plenuma oficisto de Siemens en Ĉinio Herrmann diris: "La nova disvolva dispozicio plenforte konstruata de Ĉinio vidigas al ni pli da novaj ŝancoj."


02103816p05u.jpg


Ĉe la nova startpunkto, Ĉinio bonvenigas tutmondajn amikojn kaj faros pli da kunlaboroj kun la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments