El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debutis produktoj en ĈIIE

| 2020-11-09
Bookmark and Share


La Tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) unuafoje starigas zonon pri debuto de produktoj. Ekde la 5a de novembro, jam okazis 42 gazetaraj konferencoj pri 91 novaj produktoj, inter kiuj 33 estis unuafoje publikigitaj tutmonde, 30 en Azio kaj 28 en Ĉinio.


Pan Ying, vicprezidanto de la ĉina filio el la svisa kompanio ABB, diris: "Ekde 2018, ni ĉeestis en ĉiu ĈIIE. Ĉe la platformo de CIIE, niaj publikigoj estis multe atentitaj de amaskomunikiloj kaj uzantoj, kaj tio ankaŭ akcelis aplikadon de niaj produktoj en Ĉinio."


Chen Wei, ĝenerala direktoro de la ĉina filio el la germana kompanio Schott AG, diris: "Ĉinio estas nuntempe la plej granda konsuma merkato. Ni donas multajn atentojn al ĝi kaj pliigos al ĝi investon en la estonteco."


Cheng Yun, prezidanto kaj aganta ĝenerala direktoro de la franca kompanio Lanvin, diris: "La ĉina merkato estas unu el niaj ĉefaj disvolvotaj celoj, ĉar la ĉina merkato tre rapide renormaliĝis."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments