El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tesla: pli ol 180 spertaj butikoj kaj servaj centroj estos kreitaj en Ĉinio antaŭ la jarfino

| 2020-11-06
Bookmark and Share

Tesla en la Tria ĈIIE


En la 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), usona kompanio Tesla eksponas siajn bon-funkciajn kaj tutinteligentajn elektrajn veturilojn Model 3, Model S kaj Model X. Tio estas la tria fojo, ke Tesla partoprenas en ĈIIE.


Laŭ Tesla, ekde la fino de 2013, kiam ĝi oficiale eniris en la ĉinan merkaton, la kompanio ĉiam tenas sian promeson "enradikiĝi en Ĉinio kaj investi en Ĉinio" kaj klopodas por alporti bonkvalitajn produktojn kaj servojn al ĉinaj konsumantoj. Laŭplane, antaŭ la fino de 2020, Tesla havos pli ol 180 spertajn butikojn kaj servajn centrojn en pli ol 50 urboj de Ĉinio, kaj konstruos inteligentan servan sistemon por la uzantoj. 


Kiel evidenta pruvo de la enradikiĝo en Ĉinio, Tesla Gigafactory en Ŝanhajo estas la unua giganta fabriko de Tesla ekster Usono, kiu havas gravan signifon por Tesla pluapaŝe eniri en la ĉinan merkaton. Kun aktiva kunlaboro kun lokaj kompanioj, Tesla Gigafactory en Ŝanhajo senĉese akcelas sian procezon de "lokiĝo". 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments