El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvin ĉinaj antikvaĵoj en ĈIIE

| 2020-11-06
Bookmark and Share

La 5-an de novembro en la 3-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) oficiale prezentiĝis kvin ĉinaj antikvaĵoj el Japanio, kaj la ekspozicio eble malfermos vojon por "hejmenigi" ĉinajn antikvaĵojn.


1126697760_16044909432201n.jpg


Laǔ informo, tio estas la unua fojo por la ekspozicio montri antikvaĵojn. Ili estas antikvaj pentraĵoj, faritaj de konataj pentristoj de la dinastioj Suda Song (1127-1279) kaj Ming (1368-1644). La importanto estas hongkong-a kompanio, kiu ricevis komision de iu japana kolektanto pri eksponado kaj vendado de la antikvaĵoj.


Ŝanhaja dogano diskonigis, ke por pli bone ludigi la rolon de ĈIIE kaj helpi revenigon de ĉinaj antikvaĵoj, la Ĉina Ministerio pri Financo, Ĝenerala Administracio de Doganoj de Ĉinio kaj Ŝtata Imposta Administracio kune anoncis en oktobro, ke dum la ekspona periodo de la Tria ĈIIE, vendado de artaĵoj, kolektaĵoj kaj antikvaĵoj povos ricevi rabaton de imposto.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments