El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diferencoj inter la ĉijara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj tiuj de la pasintaj jaroj

| 2020-11-05
Bookmark and Share


Kiuj diferencoj estas inter la ĉijara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj tiuj de la pasintaj jaroj?


11.5 进博会1.jpg


Kompreneble la ĉefaj diferencoj rilatas al la pandemio de KOVIM-19, kiu devigis al organizantoj alpreni plurajn rimedojn por certigi la sanon de ĉiuj partoprenantoj. La preventaj rimedoj estas dividitaj en tri kategorioj: socia distanciĝo, uzo de maskoj kaj desinfektado.

 

Socia distanciĝo estas aparte rimarkinda en du lokoj: Amaskomunika Centro, kie ĵurnalistoj laboras, kaj manĝejo. Distanco inter seĝoj en la amaskomunika centro estis duobligita kompare kun tiu de la pasinta jaro. En la manĝejo oni aranĝis sidlokojn tiel, ke oni ne povas sidiĝi antaŭ nek tuj apud aliulo.

 

Desinfektado okazas ofte, laboristoj konstante purigas tablojn kaj aparatojn per alkoholo. Por eniri en manĝejon aŭ tuŝi eksponaĵojn, oni estas devigata unue purigi siajn manojn per alkoholo.

 

Maskoj kovras homajn vizaĝojn dum plejparto de la tempo: oni rajtas demeti ilin nur por manĝi, trinki akvon kaj en kelkaj esceptaj kazoj.

 

Pro la nuntempaj postuloj pri internaciaj vojaĝoj, estas pli konvene por firmaoj uzi siajn laborfortojn en Ĉinio ol venigi homojn el eksterlando. Tio tamen ne ĝenas la ekspozicion: per retkonferenco gvidantoj de grandaj firmaoj kunvenos kun aliaj entreprenantoj kaj estos intervjuitaj de raportistoj en Ĉinio.

 

Pluraj firmaoj lanĉos novajn produktojn dum tiu ĉi ekspozicio, inter ili estas kosmetikaĵoj, sportaj ekipaĵoj, maŝinoj kun artefarita inteligenteco, aparatoj por kuracado kaj mediamikaj varoj.

 

Sekvu nin dum la sekvaj tagoj por esti aktualigita pri kio okazas en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĝis baldaŭ! 


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments