Baldaŭ komenciĝos Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

| 2020-11-05
Bookmark and Share


Saluton! Mi estas Rafaelo kaj mi estas en Ŝanhajo por alporti al vi freŝajn novaĵojn pri ĉijara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.


Por certigi la sanon de ĉiuj partoprenantoj, ĉijara ekspozicio alprenis rigorajn rimedojn. Unue, ĉiuj partoprenantoj estis testitaj pri la nova koronviruso antaŭ ilia alveno en Ŝanhajon. Due, ĉiutage ili ricevas temperaturan kontrolon. Trie, partoprenantoj alvenintaj el eksterlando submetiĝis al kvaranteno. Kvare, oni konstante seninfektigas la ekspoziciejon, kaj tiun taskon faras ne nur homoj, sed ankaŭ robotoj. Kvine, ĉiu homo en la ekspoziciejo devas surhavi maskon kaj purigi siajn manojn per alkoholo antaŭ ol eniri la ekspoziciejon.

 

La vasta uzo de alt-tekniko estas alia grava trajto de la ekspozicio: robotoj estas uzataj por bonvenigi vizitantojn kaj ilin helpi. Artefarita Inteligenteco registras alvenon kaj foriron de homoj. La vizaĝrekonaj kameraoj sukcesas rekoni vizaĝojn eĉ de homoj kiuj surhavas maskon. Eĉ la ŝrankoj en kiuj homoj gardas siajn valoraĵojn funkcias surbaze de vizaĝrekono.



Ni ankaŭ havas amaskomunikan centron kun altnivela strukturo por faciligi intervjuojn kaj raportadon de la lastaj novaĵoj. Per tiuj rimedoj El Popola Ĉinio povas efike provizi al vi la plej freŝajn informojn pri la ekspozicio, kiu okazas de la 5-a ĝis la 10-a de novembro. Sekvu nin kaj informiĝu pri ĉijara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĝis tre baldaŭ!


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments