【E-radio】En la sekvaj 5 jaroj, robotoj plenumos duonon de niaj laboroj

| 2020-11-03
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Pekin-ŝanhajaj trajnoj havos senbruajn vagonojn kaj trimestrajn biletojn

– En la sekvaj 5 jaroj, robotoj plenumos duonon de niaj laboroj

– Akvo estas eble trovebla en pluraj lokoj sur la Luno

– Okazis festivalo pri "brila tolo" en mjaǔ-vilaĝo de Guangxi

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Pekin-ŝanhajaj trajnoj havos senbruajn vagonojn kaj trimestrajn biletojn

 

Antaŭ la jarfino, la grandrapida fervojo inter Pekino kaj Ŝanhajo liveros novajn servojn, ekzemple senbrua vagono kaj bileto trimestra aŭ rabatita por ke pasaĝeroj havu pli da elektebloj. La prov-servo "senbrua vagono" liveros al pasaĝeroj pli kvietan kaj komfortan etoson.

 

– En la sekvaj 5 jaroj, robotoj plenumos duonon de niaj laboroj

 

Monda Ekonomia Forumo prognozis, ke antaŭ la fino de 2025, robotoj plenumos ĉirkaŭ duonon de la tutmondaj laboroj. Kaj samtempe teknologia progreso kreos novajn postenojn. La konkludo estas farita surbaze de enketo de la forumo al 300 grandaj kompanioj kiuj dungas 8 milionojn da homoj. Kreotaj novaj postenoj rilatas al reklamado, amaskomunikado kaj aliaj laboroj kiuj dependas de homfortoj.

 

– Akvo estas eble trovebla en pluraj lokoj sur la Luno

 

La 26-an de oktobro, Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono anoncis, ke por la unua fojo oni detektis akvomolekulojn ĉe surfaco de la Luno sub sunlumo, sur la kratero Clavius en la suda duonglobo de la Luno. Tio signifas, ke akvo eble ekzistas en pluraj lokoj sur la surfaco de la Luno.

 

– Okazis festivalo pri "brila tolo" en mjaǔ-vilaĝo de Guangxi

 

La 25-an de oktobro la unua festivalo pri "brila tolo" okazis en la mjaǔ-a vilaĝo Wuying en la Ĝuang-a Aǔtonoma Regiono Guangxi. "Brila tolo" estas tradicia manfarita tolo de lokaj mjaǔ-oj. Pro la kompleksa kaj temporaba farado, tiu metiartaĵo iam malaperis, sed lastatempe revigliĝis pro turismo. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidento Xi Jinping atentigas pri la efiko de novaj modeloj de mildigo de malriĉeco, inkluzive de turismo. En tiu ĉi specifa kazo, turismo ankaŭ kontribuis por revivigi malaperintan metiartaĵon.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments