El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Iam okazis halovena festo en pekina metroo!

| 2020-11-02
Bookmark and Share

Multaj eksterlandanoj loĝas en Pekino, kaj inter ili multaj el anglalingvaj landoj, kie Haloveno estas tradicia festo. Nuntempe multaj drinkejoj, dancejoj kaj restoracioj de Pekino okazigas halovenajn festojn, kiuj populariĝas ankaŭ inter ĉinoj, sed antaŭ 7 jaroj la situacio estis tre malsama, kaj kelkaj eksterlandanoj en Pekino decidis organizi halovenan feston... en la metroo! Ĉi-semajne la gazeto The Beijinger, kiu enfokusiĝas al la eksterlanda komunumo en Pekino, rememoris tiun okazaĵon, kiu certe neniam ripetiĝos, ĉar la nuna regularo de metroo tion ne plu permesus.


WeChat Image_20201030111659.jpg


En 2013, mankis en Pekino kluboj interesataj pri tiaj festoj, kaj plejparto de la drinkejoj estis en malgrandaj hutong-domoj, kiuj ne kapablis enteni multe da homoj vestitaj en kostumoj. La alternativo trovita de ili estis renkontiĝi en la metrostacio Andingmen por ĉirkaŭvojaĝo tra la linio 2, kiu rondiras la urbocentron.


WeChat Image_20201030111707.png


Verdire estis du sendepende organizitaj festoj laŭ tiu sama itinero (kaj neniu scias kiu organizis ilin), la 1-an kaj la 2-an de novembro. Ĉi-lasta estas iom pli bone dokumentita, kun fotoj de Siren Song afiŝitaj sur la galerio de The Beijinger kaj filmeto enmetita de William Wang en Jutubo. Kelkaj fotoj de la unua festo, faritaj de Anthony Tao, aperis en la novaĵretejo ABC News. Per ili eblas konstati, ke la kostumoj estis plejparte ordinaraj: miniono, kunikleto, telefono, dinosaŭro, Mia Wallace kaj Vincent Vega de la filmo Pulp Fiction, kaj la plej okulfrapa estas tiu de pando kun giganta kapo. Neniu vere interesa kostumo, sed ili kaptis atenton pro la loko.


WeChat Image_20201030111704.png


Ĉar mankas drinkejo en la metroo, la festantoj kunportis siajn proprajn drinkaĵojn, ĉefe biero, kaj drinkis dumvoje. Kaoso komenciĝis kiam festantoj komencis laŭte babili, danci kaj kunkanti, tiel ĝenante la malmultajn malfrunoktajn pasaĝerojn.


Polico venis, sed ne povis bremsi la feston: pridemandita, ĉu festantoj estis farante ion kontraŭleĝan, policisto respondis, ke tia agado estas en "griza zono", esprimo uzata por tiaj aktivaĵoj, kiuj ne estas kontraŭleĝaj, sed postulas reguligon por certigi la rajtojn de aliaj, fine la festantoj promesis esti malpli bruemaj por ne tro ĝeni aliajn homojn, kaj la festo daŭris ĝis la fino en Andingmen.


WeChat Image_20201030111710.png


En la sekva jaro jam ne plu eblis okazigi tian feston: uzi kostumon en metroo fariĝis malpermesata. Nuntempe ankaŭ manĝi kaj trinki estas malpermesataj en metroo, kaj pekinaj aŭtoritatoj klopodas por eviti ke pasaĝeroj estu ĝenataj de bruemuloj.


Mi persone ne ŝatas halovenajn festojn kaj min ne allogas la ideo uzi kostumon por iri al festo, sed mi respektas la guston de aliuloj kaj deziras, ke ili ĝuu tiajn festojn. Mi malaprobas la manieron laŭ kiu tiu festo estas farita, sed ĝi ludis gravan rolon en eksponi breĉojn en tiamaj leĝoj kaj regularoj, tiel kontribuante por ilia perfektigo, ke nuntempe ni havas metroon pli sekuran kaj trankvilan.


WeChat Image_20201030111714.png


Mi tamen opinias, ke tiu epizodo montras monprofitan ŝancon al metroo: vespere estas malmultaj trajnoj, do eblas aldoni apartan trajnon por festoj. Tion mi jam spertis en San-Paŭlo antaŭ longa tempo: dum kultura evento kunorganizita de la urba registaro, trajno speciale dekoraciita ekveturis je la 11-a vespere laŭ la itinero de la iama "Trajno de la 11-a horo", nomo de fama sambo de Adoniran Barbosa. Ene de la trajno muzikistoj koncertis kaj homoj festis. La ideo estas simpla: organizantoj de festo devus aranĝi la detalojn anticipe ĉe administrantoj de la metroo kaj aliaj koncernuloj, eble pagi monsumon se tio estus postulata, kaj havi ekskluzivan trajnon por la festo. Mi scias ke tiu ideo ŝajnas stranga, sed noktaj festoj en trajno povas esti monprofitaj kaj kontribui por la nuna politiko de Pekino pri disvolviĝo de nokta ekonomio.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments