La ses plej konataj "ensorĉitaj" lokoj de Pekino

| 2020-11-02
Bookmark and Share

Haloveno alvenas kaj homoj pli interesiĝas pri hororaj kaj fantomaj rakontoj. Ankaŭ Ĉinio havas siajn legendojn kaj rakontojn pri fantomoj kaj misteroj, jen ses lokoj de Pekino kiujn multaj homoj timas...


1. Chaonei, 81


WeChat Image_20201029131459.jpg


La Franc-barok-stila domego ĉe Chaoyangmennei-avenuo, 81, estas unu el la plej famaj "fantomitaj" domoj en Pekino. Ĝi estis konstruita de la katolika eklezio komence de la 20a jarcento por esti loĝejo de britaj misiistoj en Pekino, sed estas delonge fermita. Tamen, danke al sia impona aspekto kaj la urbaj mitoj al kiuj ĝi estas ligita, ĝi famiĝis en ĉinaj filmoj kaj televidserioj. Unu rakonto rilate al la domo temas pri altrangulo de ĉina naciisma partio, kiu antaŭe loĝis tie. Okaze de la Revolucio en 1949, li forfuĝis kaj postlasis sian edzinon, kiu sin mortigis per pendigo. Multaj kredis, ke la sono de ŝia ploro ankoraŭ aŭdeblas nokte. Tiu rakonto inspiris la filmon La Domo kiu neniam Mortas, sed laŭ historiistoj estas tre malverŝajne ke tiuj geedzoj vere loĝis tie. Onidire en 2001 ebriuloj eniris tiun domegon kaj neniam plu estis trovitaj. Oni ankaŭ diras, ke dum somero la temperaturo ĉe la pordo de la domego estas multe pli malalta ol tiu ĉe la sama nivelo de konstruaĵo nur 20m for. Antaŭ nelonge tiu domego estis reformita kaj estas nun luebla, sed ĝis nun neniu kuraĝis lui ĝin: ĉu homoj timas fantomon aŭ la altan sumon postulatan de la posedanto?


2. Ekzekutejo ĉe Caishikou


timg.jpg


La ekzisto de fantomrakontoj pri la malnova ekzekutejo de Pekino ĉe Caishikou ne kaŭzas surprizon: tie multaj homoj ricevis kruelajn kaj nekutimajn punojn, morto per mil tranĉoj estas la plej aĉa el ili. Sed tiu ĉi rakonto ne temas pri kruelaĵo. Proksime al la ekzekutejo loĝis tajloro. Iunokte li estis vekita de la sono de vaganto en sia loĝejo. Ĉar li ne havis valoraĵojn, li decidis ŝajnigi sin dormanta kaj atendi la foriron de la ŝtelisto. Aŭdinte la pordon fermiĝi, li ekstaris por kontroli pri kio estis ŝtelita kaj malkovris, ke la nuraj objektoj forprenitaj estas kudrilo kaj fadeno. Subite, li aŭdis tumulton sur la strato ekstere. Elirinte, li trovis la korpon de ŝtelisto ekzekutita per senkapigo antaŭ kelkaj tagoj, kun sia kapo kudrita al la korpo per la ŝtelitaj kudrilo kaj fadeno.


3. Huguang-operejo


WeChat Image_20201029131515.jpg


Huguang Operejo estas unu el la plej famaj operejoj de Pekino, kie nuntempe funkcias la Muzeo de Pekina Opero. Ĝi ankaŭ havas legendon indan je horora filmo: oni konstruis ĝin sur antikva tombejo, kun antaŭvideble ĝenaj rezultoj. Unue la fantomoj timis la domzorgiston, kies vizaĝo estis timiga pro lepro, sed post lia transloĝiĝo la fantomoj komencis aperi en tiu areo. Nun, laŭ onidiro, se vi ĵetos ŝtonon super la muron de la korto, vi eble aŭdos riproĉon - sed enirinte, vi trovos ĝin malplena.


4. Malpermesita Urbo


WeChat Image_20201029131520.jpg


En la tuta mondo estas rakontoj pri fantomoj en lokoj kie nobeluloj, politikistoj, servistoj kaj kromedzinoj batalis por potenco, sed monstrojn oni kutime ne mencias... Jes, en la 1950-aj jaroj aperis onidiro pri tio, ke en la Malpermesita Urbo (la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino) loĝas rataspektaj bestoj grandaj kiel porkoj, kiuj minacis gardistojn dumnokte. Aldone, en 1968, knabo nomita Wang Yanru pasigis nokton tie kun sia avo, kiu estis gardisto. Li eniris la korton, kie iam vivis la kromedzinoj, kaj trovis ĉambron plenan de virinoj plorantaj. Terurita, li forkuris kaj renkontis knabinon en Imperia Ĝardeno, sed ŝi rifuzis montri sian vizaĝon al li. Perdita, li finfine trovis gardiston kaj rakontis al li pri la virinoj. 'Li rigardis min kun stranga mieno,' Wang poste rememoris kaj diris: "'Vi certe trompiĝis. Estas neniu homo tie.'"


5. Wanquanhe-strato, 68


WeChat Image_20201029131524.jpg


Se viaj najbaroj estas bruemaj, almenaŭ sciu, ke ili povas iam transloĝiĝi. Tiun esperon ne havas la loĝantoj de konstruaĵo ĉe Wanquanhe-strato, 68, kie supozeble loĝas bruema fantomo. Laŭ rakonto, virino sin pendigis en malnova loĝejo poste detruita por konstruado de la nuna konstruaĵo. Ŝi estis tiom kolera, ke ŝi revenis el la mondo de mortintoj por fantomi la konstruaĵon. Eĉ fengŝui-a spertulo ne sukcesis malaperigi la fantomon. Nu, se per anstataŭigo de tuta domo oni ne sukcesis tion fari, kial oni sukcesus per ŝanĝo en pozicio de meblo?


6. Pekina Sonorilturo


WeChat Image_20201029131527.jpg


Post la finkonstruado de la pekina Sonorilturo dum la dinastio Ming (1368-1644), imperiestro Zhu Di deklaris sin feliĉa pri ĉio krom la sonorilo, kiu estis tro enuiga. Li ordonis al laboristoj gisi alian kaj deklaris, ke ĉiuj laborantoj pri ĝi estos ekzekutitaj se la sonorilo ne estus preta ene de tri monatoj. Proksime al la limdato, la bronzo ankoraŭ ne estis en la ĝusta temperaturo. Konsternita pro la ebla ekzekuto de sia patro, la filino de la ĉefa sonorilfaristo ĵetis sin en la likvan metalon (laŭ alia versio de la rakonto, en la fornon), postlasante siajn broditajn ŝuojn. La bronzo subite ŝanĝiĝis al la ĝusta koloro kaj la teamo sukcese gisis la sonorilon. Nun, laŭ legendo, se vi eniras la Sonorilturon dum trankvila nokto, vi povas vidi la knabinon ĉirkaŭpaŝi, ankoraŭ serĉante siajn broditajn ŝuojn. Oni ankaŭ diras, ke la sono de tiu sonorilo similas al “xie, xie, xie” (ŝuo, ŝuo, ŝuo).


Ĉu vi kredas je fantomoj? Ĉu laŭ vi tiuj rakontoj povas ja esti realaj aŭ ili estas nur kreaĵoj de homa menso? Komentu sube por ke ni sciu vian opinion. Kaj ĝuu vian halovenon!


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fontoj: The Beijinger kaj Time Out Beijing




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments