El Popola Ĉinio>头条新闻>

KPĈ starigis celojn por 2035 por fundamente realigi socialisman modernigon de Ĉinio

| 2020-11-02
Bookmark and Share


La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) starigis aron da longperiodaj celoj por ke Ĉinio fundamente realigu socialisman modernigon antaŭ 2035.


La celoj estis rivelitaj per komuniko publikigita post la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de KPĈ okazigita en Pekino de la 26a ĝis la 29a de oktobro.


-- La ekonomia kaj teknologia forto de Ĉinio, kaj ampleksa nacia forto okulfrape kreskos. Nova paŝo estos farita por la kresko de la ekonomio kaj la pokapa enspezo de urbaj kaj kamparaj loĝantoj. Atingante grandajn trarompojn de kernaj teknologioj en ŝlosilaj kampoj, Ĉinio fariĝos tutmonda gvidanto pri novigado;


-- Nova industriigo, aplikado de informadika teknologio, urbanizado kaj agrikultura modernigo estos fundamente atingitaj. Ĉinio finmodernigos sian ekonomion;


-- La modernigo de la sistemo kaj regada kapablo de Ĉinio fundamente realiĝos. La rajtoj de homoj pri partopreno kaj egala disvolviĝo estos sufiĉe protektataj. Laŭleĝa regado por la lando, la registaro kaj la socio fundamente kompletiĝos;


-- Ĉinio fariĝos forta lando pri kulturo, edukado, talento, sporto kaj sano. La kompleta disvolviĝo de ĉiuj homoj kaj socia etiketo kaj ĝentileco fundamente plifortiĝos. La kultura mola forto de Ĉinio fariĝos pli granda;


-- Mediamikaj manieroj de laboro kaj vivo progresos en ĉiuj sociaj kampoj. Karbon-ellasado senĉese malpliiĝos, kaj estos fundamenta pliboniĝo en la medio kun la celo Konstrui Belan Ĉinion fundamente atingita;


-- La ekonomia malfermo atingos novan stadion kun granda kresko de la fortoj de la lando pri partopreno en internacia ekonomia kunlaboro kaj konkurenco;


-- La pokapa malneta enlanda produkto atingos la nivelon de modere evoluintaj landoj. La skalo de la mez-enspeza grupo estos fundamente pli granda. Egaleca aliro al bazaj publikaj servoj estos certigita. Diferencoj en urba-kampara disvolviĝo, en disvolviĝo inter regionoj kaj en vivniveloj evidente malgrandiĝos;


-- La efektivigo de la iniciato Paca Ĉinio estos antaŭenigita al pli alta nivelo. La modernigo de nacia defendo kaj armeo fundamente realiĝos;


-- Homoj vivos pli bonan vivon, kaj pli rimarkindaj kaj konsiderindaj progresoj estos atingitaj en antaŭenigo de ĉiuflanka homa disvolviĝo kaj realigo de komuna prospero por ĉiuj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments