El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jam estas decidite! Ni tion faros dum la 14a Kvinjara Plano!

| 2020-10-30
Bookmark and Share

La 5a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prezentis la 14an Kvinjaran Planon, kaj aranĝis laborojn dum la periodo.


Ses celoj:


1. Ekonomia disvolviĝo akiros novajn fruktojn.


2. Reformado kaj malfermo faros novajn paŝojn.


3. Nivelo de socia etiketo kaj ĝentileco plialtiĝos.


4. Disvolvado de ekologia civilizacio plu progresos.


5. Popola vivtenado kaj bonstato atingos novan nivelon.


6. Efiko de nacia regado estos plibonigita.


Aranĝo de laboroj:


Insisti pri la kerna pozicio de novigado de la moderniga strebado de Ĉinio, kaj rigardi sciencan kaj teknikan memfidon kiel strategian subtenon por nacia disvolviĝo.


Akceli disvolviĝon de moderna industria sistemo kaj antaŭenigi optimumigon kaj ĝisdatigon de la ekonomia sistemo.


Formi fortan enlandan merkaton, konstrui novan disvolvan sistemon.


Amplekse profundigi reformojn kaj konstrui altnivelan socialisman merkatan ekonomian sistemon.


Doni prioritaton al disvolviĝo de agrikulturaj kaj kamparaj regionoj, kaj amplekse antaŭenigi kamparan revigligon.


Optimumigi la spacan aranĝon de la lando, antaŭenigi kunordigitan regionan disvolviĝon kaj novan urbanizadon.


Prosperigi kaj disvolvi kulturajn entreprenadon kaj industrion, kaj plibonigi la kulturan molan potencon de la lando.


Antaŭenigi verdan disvolviĝon kaj akceli la harmonian kunekzistadon de homoj kaj naturo.


Praktiki altnivelan malfermadon, kaj malfermi novajn perspektivojn por kunlaboro kaj kungajno.


Plibonigi vivkvaliton de homoj kaj altigi la nivelon de socia konstruado.


Kunordigi disvolviĝon kaj sekurecon por konstrui pli altnivelan sekuron de Ĉinio.


Akceli modernigon de nacia defendo kaj militistaro, kaj realigi unuecon de prospera lando kaj forta militistaro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments