El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj fakuloj fokusiĝas al proponoj de KPĈ pri ellaborado de 14a Kvinjara Plano kaj celoj de 2035

| 2020-10-30
Bookmark and Share

La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis sian kvinan plenan sesion en Pekino de la 26a ĝis la 29a de oktobro. La sesio adoptis la proponojn de la Centra Komitato de KPĈ pri ellaborado de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo kaj la Longperiodaj Celoj de la Jaro 2035.


Fremdlandaj fakuloj opinias, ke la antaŭvidemaj proponoj de KPĈ desegnis planon por la nova vojaĝo al moderna socialisma lando, plifortigis la fidon de diversaj landoj al perspektivoj de Ĉinio kaj favoras renormaliĝon de la monda ekonomio sub la fono de KOVIM-19.


Aleksei Rodionov, plenuma vicdirektoro de la orienta fakultato de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, opinias, ke la atingoj akiritaj de Ĉinio dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano vekis atenton de la tuta mondo, kaj ke Ĉinio plilaŭtigas sian voĉon kaj ricevas pli vastan atenton sur la internacia scenejo.


Mao Xuxin, ĉefekonomikisto de la brita Nacia Instituto pri Ekonomiaj kaj Sociaj Esploroj, diris, ke la proponoj de KPĈ prezentas planon por ĉiuflanka ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio. Mao aldonis, ke Ĉinio proponis konstrui novan reĝimon de disvolvado, kio efike altigos la ekonomian konkurencivon de Ĉinio kaj ĝian pozicion en la tutmonda proviz-ĉeno.


Cavins Adhill, kenja specialisto pri internaciaj demandoj, diris, ke dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn pri mildigo de malriĉeco, plibonigo de ekonomio kaj stabila kreskigo de ekonomio, grave kontribuante al la daŭripova evoluigo de la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments