【E-radio】Aŭtomataj taksioj estas uzeblaj en Pekino

| 2020-10-30
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Rapida revigliĝo de ĉina ekonomio antaŭenigos mondan ekonomian revigliĝon


– Terpentraĵo kun felisa desegno trovita en Peruo


– Partikloj kun la nova koronviruso povas propagiĝi ĝis maksimume 6 metroj


– Aŭtomataj taksioj estas uzeblaj en Pekino

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Rapida revigliĝo de ĉina ekonomio antaŭenigos mondan ekonomian revigliĝon

 

Homoj kaj amaskomunikiloj de multaj landoj tre priatentis la ekonomiajn datumojn por la antaŭaj tri trimestroj publikigitajn de la Nacia Statistika Buroo de Ĉinio en la 19a de oktobro, opiniante, ke la ĉefaj ekonomiaj indicoj de Ĉinio montras pozitivan tendencon, kaj la rapida revigliĝo de la ĉina ekonomio antaŭenigos tutmondan ekonomian revigliĝon.

 

– Terpentraĵo kun felisa desegno trovita en Peruo

 

La 16an de oktobro la perua ministerio pri kulturo anoncis, ke nova terpentraĵo estis malkovrita en la fama dezerta regiono Nazca. Pli antikva ol la famaj Nazca-terpentraĵoj, ĝi estas felisa desegno longa je 37 metroj, kiu apartenas al la malfrua periodo de la kulturo Paracas, kun historio de pli ol 2 000 jaroj. La felisaj desegnoj estas ofte troveblaj sur argilaĵoj kaj teksaĵoj de Paracas.

 

– Partikloj kun la nova koronviruso povas propagiĝi ĝis maksimume 6 metroj

 

Kiom for partiklo kun la nova koronviruso povas iri? Kiom da flugantaj eretoj fariĝos aerosolaj partikloj? La gazeto Nano Letter, eldonita de Usona Kemia Societo publikigis la esplorrezulton: en malsekaj kaj malvarmaj kondiĉoj, flugantaj eretoj povas propagiĝi ĝis maksimume 6 metroj. La esploristoj opinias, ke en humida kaj malvarma medio, la 6-futa socia distanco proponita de la usona Centro por Preventado kaj Regado de Malsanoj ne estas sufiĉe granda por tute eviti kontakton kun la viruso. 

 

– Aŭtomataj taksioj estas uzeblaj en Pekino

 

Lastatempe la kompanio Baidu anoncis ekfunkciadon de servo pri aŭtomata taksio en Pekino. Oni povas, per la apoj Baidu Mapo kaj Apollo GO, senpage sperti veturadon per ĝi. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping atentigas pri tio, ke novigo estas la ĉefa forto de disvolvado kaj provizas altkvalitajn sciencon kaj teknikon por antaŭenigi modernan ekonomion.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments