Fervojaj stacioj en Pekino ekipitaj per aŭtomataj eksteraj malfibrilaciiloj
La 27-an de oktobro, medicinisto diskonigis uzadon de aŭtomata ekstera malfibrilaciilo en la stacio Xidan de la pekina metroa linio 1. (Fotis Fu Tian, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo)
La 27-an de oktobro Pekino ekefektivigis instaladon de aŭtomataj eksteraj malfibrilaciiloj en fervojaj stacioj. Laŭraporte, antaŭ la fino de 2022, ĉiuj fervojaj stacioj en Pekino estos ekipitaj per aŭtomataj eksteraj malfibrilaciiloj, kaj pli ol 80% de la laborantoj ricevos trejnadon pri uzado de tiuj aparatoj.
Aŭtomata ekstera malfibrilaciilo en la stacio Xidan de la pekina metroa linio 1 (Fotis Fu Tian, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo)
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat