El Popola Ĉinio>头条新闻>

Guangxi de Ĉinio: festivalo pri "brila tolo" en mjaǔ-vilaĝo

| 2020-10-28
Bookmark and Share





La 25-an de oktobro la unua festivalo pri "brila tolo" okazis en la mjaǔ-a vilaĝo Wuying sub la Rongshui-a Mjaǔ-a Aǔtonoma Gubernio de Liuzhou-urbo, Guangxi-a Ĝuang-a Aǔtonoma Regiono, Ĉinio, por montri lokan tradician kulturon kun aparta ĉarmo. En la festivalo mjaǔ-aj virinoj sunumis tolojn, interŝanĝis spertojn pri tolfarado kaj kune kantis folklorajn kantojn.










"Brila tolo" estas tradicia manfarita tolo de mjaǔ-oj en la gubernio. Ĝia farado postulas multajn procezojn kiel impregnado, martelado, sunumado kaj ŝmirado de ovoblanko. La farita tolo povas longe teni sian brilon. Pro la kompleksa kaj temporaba farado, tiu metiartaĵo iam malaperis. En la lastaj jaroj, dank' al disvolviĝo de loka turisma industrio, kiu helpas lokanojn eliri el malriĉeco, kaj reprosperiĝo de tradicia kulturo, revigliĝas la teknologio pri farado de brila tolo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments