【E-radio】Okazis kunveno por festi la 40-an datrevenon de la stariĝo de Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono

| 2020-10-26
Bookmark and Share

   

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Kvinjara knabo trovis dinosaŭrajn piedsignojn

– La nova koronviruso povas vivi 28 tagojn sur poŝtelefona ekrano

– Malfermiĝis la 7-a Internacia Filmfestivalo de la Silka Vojo en Xi'an, Ĉinio

– Okazis kunveno por festi la 40-an datrevenon de la stariĝo de Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Kvinjara knabo trovis dinosaŭrajn piedsignojn

 

La 5-jara knabo Ruirui vidis spurojn malantaŭ la hejmo de sia avo kaj tuj asertis, ke ili estas faritaj de dinosaŭro. Li petis sian patrinon sendi mesaĝon kun fotoj al Xing Lida, vicprofesoro de Ĉina Universitato de Geosciencoj, kiu konfirmis, ke ili ja estas dinosaŭraj spuroj! La 10-an de oktobro Xing kaj aliaj paleontologoj iris tien kaj trovis kvin piedsignojn de dinosaŭro el frua kretaceo antaŭ 130 milionoj da jaroj. Ruirui estas la plej juna trovinto de dinosaŭraj spuroj en Ĉinio.

 

– La nova koronviruso povas vivi 28 tagojn sur poŝtelefona ekrano

 

Sciencistoj de la Aŭstralia Nacia Centro por Kontrolo de Malsanoj malkovris, ke la nova koronviruso povas vivi 28 tagojn sur glataj surfacoj, kiel poŝtelefonaj ekranoj kaj plastaj monbiletoj, en ĉambroj kun temperaturo de 20-celsiaj gradoj. La esploro emfazis la riskon de la virusa propagiĝo per monbiletoj, tuŝekranoj, teniloj kaj apogiloj. Por sin protekti oni devas ofte lavi siajn manojn kaj purigi surfacojn de objektoj.

 

– Malfermiĝis la 7-a Internacia Filmfestivalo de la Silka Vojo en Xi'an, Ĉinio

 

La 11-an de oktobro malfermiĝis la 7-a Internacia Filmofestivalo de la Silka Vojo en la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi, centra Ĉinio. La ĉi-jara filmofestivalo daŭros 6 tagojn kaj entenas 6 ĉefajn eventojn: bonvenigo, speciala rekomendo de filmoj, projekciado de filmoj, filmoforumo, filmomerkato kaj transdonado inter Shaanxi kaj Fujian, kaj aliajn aranĝojn por la filma karnavalo.

 

– Okazis kunveno por festi la 40-an datrevenon de la stariĝo de Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono

 

Matene de la 14-a de oktobro, okazis kunveno por festi la 40-an datrevenon de la stariĝo de Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono en la provinco Guangdong, suda Ĉinio. Prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), Xi klarigas, ke pordmalfermo estis esenca por ekonomia kresko de la lando dum la lastaj 40 jaroj, kaj Ĉinio malfermiĝos eĉ pli por antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon kaj profitigi la popolojn de la mondo.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments