El Popola Ĉinio>头条新闻>

En la sekvaj 5 jaroj, robotoj plenumos duonon de niaj laboroj

| 2020-10-26
Bookmark and Share

Laŭ raporto de BBC en la 20-a de oktobro, Monda Ekonomia Forumo prognozis, ke antaŭ la fino de 2025, robotoj plenumos ĉirkaŭ duonon de la tutmondaj laboroj. Kaj samtempe teknologia progreso kreos novajn postenojn.


La konkludo estas farita surbaze de enketo de la forumo al 300 grandaj kompanioj kiuj dungas 8 milionojn da homoj.


Laŭ la enketo, nun triono de laboroj en la mondo estas farata de robotoj, kaj tiu proporcio superos 50% antaŭ la fino de 2025. Tiam 20 milionoj da postenoj estos transdonitaj al robotoj. Pli ol duono de enketitaj dungantoj deklaris, ke ili intencas rapidigi procezon de automatiko, kaj 43% planas maldungi laboristojn pro la progreso de teknologio.


Laŭ la enketo, "robota revolucio" havas malsamajn influojn sur diversaj postenoj. Malaltenspezaj kaj malaltnivele profesi-lertecaj laboristoj estos la plej severe trafitaj. Tiuj postenoj, kiuj estos severe influitaj, inkluzivas simplan administradon, fizikan laboron kaj traktadon de datumoj.


Aliflanke, la "revolucio" kreos 97 milionojn da postenoj ĉefe en la kampoj de flegado, granda datumaro kaj verda ekonomio. Kreotaj novaj postenoj rilatas al reklamado, amaskomunikado kaj aliaj laboroj kiuj dependas de homfortoj.


Laŭ la raporto, KOVIM-19 akcelis aŭtomatiĝon kaj tiel dungitoj alfrontas du defiojn pri redukto de postenoj pro KOVIM-19 kaj "labor-forrabo" farita de robotoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments