El Popola Ĉinio>头条新闻>

Remdesivir fariĝis la unua oficiale aprobita medikamento kontraŭ KOVIM-19 en Usono

| 2020-10-26
Bookmark and Share


La 22-an de oktobro, Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj de Usono aprobis kontraŭvirusan medikamenton Remdesivir ellaboritan de Gilead Sciences esti uzata por kuraci enhospitaligitajn infektitojn de KOVIM-19. Ĝi estas la unua oficiale aprobita medikamento kontraŭ KOVIM-19 en Usono.


Kun la komerca nomo Veklury, Remdesivir estos vendata kaj uzata de enhospitaligitaj malsanuloj de KOVIM-19, kiuj estas 12-jaraj aŭ pli aĝaj, kaj pezas almenaŭ je 40 kg. La administracio emfazis, ke Remdesivir povas esti uzata nur en hospitaloj kaj flegaj organizoj kun akuta flegado. Pacientoj, kiuj estas alergiaj al Remdesivir aŭ ĝiaj ingrediencoj, ne povas uzi ĝin. 


Gilead Sciences deklaris en la 6-a de aŭgusto, ke la fabrikada reto de Remdesivir nun inkluzivas pli ol 40 kompaniojn en Nord-Ameriko, Eŭropo kaj Azio. Ekde januaro, la provizado de Remdesivir 50-oble kreskis kaj espereble povos plenumi tutmondan realtempan postulon ekde oktobro. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments