El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio festas la 70an datrevenon de eniro de ĈPVA en KDPR por batali en Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio

| 2020-10-26
Bookmark and Share


La 23an de oktobro Ĉinio okazigis kunvenon por memorfesti la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo (ĈPVA) en la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) por batali en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950-1953).



Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), faris paroladon en la kunveno, instigante la nacion memori historion, daŭrigi kaj disvolvi la spiriton de ĈPVA kaj progresigi socialismon kun novaj trajtoj.





Parolante en la kunveno, la ĉina prezidanto emfazis, ke la granda venko en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio por ĉiam estos gravurita en la historio de la ĉina nacio kaj la historio de paco, disvolviĝo kaj progreso de la homaro.


Xi laŭdis la historian signifon de la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio, dirante, ke la granda milito defiis la invadon kaj ekspansion de imperiismo kaj protektis la sekurecon de la nova Ĉinio. La milito ankaŭ protektis la pacan vivon de la ĉina popolo, stabiligis la situacion de la Korea Duoninsulo kaj konservis pacon en Azio kaj la mondo.


Prezidanto Xi diris, ke la venko estas deklaro, ke ĉinoj staras firme en la oriento, kaj ke la venko starigis fundamenton por la statuso de la nova Ĉinio en aziaj kaj internaciaj aferoj.


Pli ol 197 000 oficiroj kaj soldatoj de ĈPVA oferis siajn vivojn en la milito. Xi laŭdis la grandan patriotismon montritan de ĈPVA en la batalo kontraŭ potenca malamiko, kaj urĝis la ĉinan popolon daŭrigi la spiriton en la nova epoko kaj strebi por realigi nacian rejunigon.


Xi substrekis, ke ĈPVA montris siajn patriotismon, heroecon, optimismon, sindonon al sia misio kaj ankaŭ spiriton strebi por paco kaj justeco de la mondo. Ĉio ĉi devas esti transdonita de generacio al generacio.


Li urĝis klopodojn por protekti mondajn pacon kaj justecon, dirante, ke Ĉinio kiel ĉefa respondeca lando volas kunlabori kun la tutmonda popolo por konstrui homaran komunumon de komuna estonteco. Li diris ankaŭ, ke la ĉina popolo amas pacon, sed neniam estos timigita de minacoj nek submetiĝos pro subpremo. Ĉinio neniam serĉas hegemonion aŭ ekspansion kaj firme oponas hegemoniismon kaj potencan politikon. Ĝi neniam permesos al iu ajn subfosi ĝiajn naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments