El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de UN

| 2020-10-26
Bookmark and Share

u=1913498496,534284580&fm=26&gp=0.jpg


La 24-a de oktobro, la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, markas la daton en 1945 kiam la Ĉarto de UN ekvalidis kaj UN formale ekestis. Sepdek kvin jarojn poste, ni retrorigardas al tiu tago kiel al unu el la plej grandaj atingoj de la homaro. Per la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj kun la kunlaboro de ĝiaj Membraj Ŝtatoj, la mondo faris gigantajn paŝojn al starigo de monda ordo, respekto al homaj rajtoj, konservado de paco, kaj antaŭenigo de daŭripova evoluigo.

 

Tamen, spite al la streboj de UN, la pasintaj sepdek kvin jaroj ne kondukis al proskribo de militoj, nek al mondo kie la homaj rajtoj estas adekvate respektataj, nek al sufiĉa progreso al kreado de daŭripova kaj inkluziva monda ordo. Miskomprenoj kaj komunikaj paneoj restas oftaj; abundas malfido; kaj la mondo restas dividita de raso, religio, kaj naciisma maltolero de aliuloj. La mondo estas pli bona pro la ekzisto de UN, sed nesufiĉe pli bona.

 

Universala Esperanto-Asocio, la tutmonda asocio de uzantoj kaj aktivuloj de la Internacia Lingvo Esperanto, entuziasme partoprenis la rekonon de la 75-a Jubileo de Unuiĝintaj Nacioj, organizante serion de virtualaj kunvenoj kun partopreno el cento da landoj pri aspektoj de la laboro de UN, partoprenante ĝiajn enketojn, kaj formulante el tiuj aranĝoj serion da konkludoj celantaj helpi al UN elplani la vojon antaŭen.

 

Nia asocio forte apogas la laboron de UN por trovi solvojn al tutmondaj problemoj, precipe en la pandemia krizo kiun ni nun trapasas. Ni iniciatis sisteman kampanjon por informi nian tutmondan komunumon pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj ties graveco, kaj, tiucele, ni draste plifortigas niajn klopodojn mobilizi esperantistojn tra la tuta mondo.

 

Unuavice, kaj akorde kun la Celoj por Daŭripova Evoluigo, ni kredas, ke multflankaj demandoj postulas multflankajn solvojn, en kiuj la naturo mem, la ordinara vivo de homoj, familioj kaj lokaj komunumoj, kaj homaj inventemo kaj kreemo povu ĉiuj kombiniĝi por krei pli bonan mondon.


Atingi tiujn celojn postulas aktivan komunikadon en spirito egaleca – tian kian ni celas per nia uzo de la Internacia Lingvo Esperanto. Nia komunumo subtenas Unuiĝintajn Naciojn jam de ties komenciĝo, kaj ni daŭrigos nian subtenon en la estontecon, ekzemplante kiel egaleco de komunikado kapablas antaŭenigi egalecan kaj daŭripovan komprenon. Ni nin dediĉas al daŭra partnereco kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun homoj de bona volo – “Ni, la Popoloj” – tra la tuta mondo.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: UEA




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments