El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Kiel funkcias la vakcinoj kontraŭ KOVIM-19?

| 2020-10-23
Bookmark and Share

CoronaVac, Sputnik, Novavax... En la lastaj monatoj ĉi tiuj terminoj rilataj al la serĉado de vakcino kontraŭ KOVIM-19 fariĝis parto de nia vortprovizo. Finfine, fakuloj interkonsentas pri tio, ke sekura kaj efika imunigilo estos la sola maniero definitive ĉesigi la pandemion.


En sia plej nova raporto, publikigita la 19an de oktobro, Monda Organizo pri Sano (MOS) listigis 44 testatajn vakcinojn en la fazoj 1, 2 aŭ 3 de klinika testado, alivorte, testataj en homoj. Estas pli ol cent aliaj vakcinoj en la antaŭklinika stadio de esplorado, testataj en ĉeloj kaj kobajoj.



Sed kiel ili funkcias? Kiel ili agas en homa organismo? Kaj kio mankas por ke ni ĉiuj povu finfine ricevi vakcinon? Ni povas dividi la pli progresintajn imunigilojn kontraŭ KOVIM-19 en kvar grandajn grupojn, kiel vi povas vidi sube.


Vakcinoj kun malaktivigita viruso


Disvolviĝintaj antaŭ ĉirkaŭ 70 jaroj, ĉi tiuj imunigiloj estas faritaj el la viruso mem (aŭ bakterio, en kelkaj kazoj). Ĝi estigas respondon de nia imuna sistemo, kiu pretiĝas por taŭge reagi al vera infekto.


Sed se la kaŭzo de la malsano mem ĉeestas en la formulado, kial ĝi kaŭzas la malsanon? "Laboratoriaj teknikoj estas uzataj por malaktivigi la infektan agenton, tiel ke ĝia reproduktado fariĝu neebla. Malgraŭ tio, ĝi produktas la deziratan imunan reagon", klarigas mikrobiologo Natalia Pasternak, prezidanto de la Instituto Scienca Demando.


Multaj el la vakcinoj, kiujn ni alprenas rutine, kiel tiuj, kiuj protektas kontraŭ hepatito A, gripo kaj poliomjelito (en la injektebla versio), apartenas al ĉi tiu grupo. La ĉefa pozitiva punkto ĉi tie estas la plurjardeka sperto de ilia uzo en publika sano.


Iliaj malavantaĝoj estas la kosto kaj la pli longa tempo por produktado. "Necesas kulturi grandan kvanton da virusoj kaj fari ĉi tiun malaktivigan procezon. Krome ĉi tiu tekniko ne donas multe da dozojn politre", klarigas Natalia.


Por KOVIM-19, estas du kandidatoj en la plej progresinta fazo de klinikaj testoj, kiuj uzas ĉi tiun strategion de malaktivigo de virusoj. Surbaze de ĝisnunaj studoj, necesas du dozoj por ke tiuj vakcinoj estu efikaj.


La plej konata el tiuj vakcinoj estas CoronaVac, disvolviĝinta de la ĉina kompanio Sinovac kunlabore kun aliaj sep institucioj.


La alia vakcino, kiu uzas malaktivigitajn virusojn, ankaŭ venas de Ĉinio. Ĝi ankoraŭ ne havas difinitan nomon kaj estas preparita de Wuhan-a Instituto pri Biologiaj Produktoj, la firmao Sinopharm, Nacia Bioteknologia Grupo de Ĉinio, G42 Healthcare kaj Servo pri Sano de Abu Dhabi. La testoj en la tria fazo jam havas pli ol 60.000 volontulojn en tri landoj: Peruo, Maroko kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.


Vakcinoj el proteineroj


Kial uzi la tutan viruson se vi povas elekti nur pecon de ĝi aŭ konstrui sintezan partiklon, similan al la originala? Ĉi tio estas la rezonado malantaŭ la disvolviĝo de imunigiloj el proteineroj.


"La vakcino kontraŭ hepatito B estas ekzemplo de ĉi tiu tekniko", klarigas imunologo Cristina Bonorino, profesoro de la Federacia Universitato pri Sanosciencoj de Porto Alegre kaj membro de la Scienca Komitato de Brazila Societo pri Imunologio.


Vakcinoj en ĉi tiu grupo kutime bezonas esti akompanataj de helpa substanco, alia proteino, kiu pliigas kaj stimulas pli fortan respondon de la imunsistemo.


Kontraŭ KOVIM-19, aperas ĉe la avangardo de esplorado la vakcino NVX-CoV2373, farita de laboratorioj Novavax kaj Takeda. En la fazoj 1 kaj 2 ĝi estis provita en Aŭstralio kaj Sud-Afriko. Nun ĝi trapasas la lastan fazon de studoj kun pli ol 18 000 volontuloj en Britio. En frua gazetara komuniko, la laboratorioj taksis, ke se ĉio bone funkcios kaj la produkto montros efikecon, ĉirkaŭ miliardo da dozoj povos esti produktitaj en 2021.


RNA-bazitaj vakcinoj


Pli modernaj, la vakcinoj estas konstruitaj el genetikaj informoj por provizi protekton kontraŭ malsano. Ili funkcias tiel: en laboratorio, sciencistoj elektas iujn genojn el la viruso kaj modifas ilin.


Ĉi tiu materialo estas injektita en la korpon kaj donas instrukciojn al la ĉeloj, por ke ili mem produktu virusajn proteinojn. La defenda sistemo, siavice, agnoskas tiujn informojn kiel minacon kaj estigas imunan reagon.


Ĝis nun ne estas vakcino registrita kaj uzata grandskale de ĉi tiu tipo.


La plej progresintaj vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 en ĉi tiu grupo estas mRNA-1273 (de ModernaTX kun du aliaj institucioj) kaj BNT162 (de Pfizer kun du aliaj institucioj).


Malgraŭ la simpla kaj rapida produktado, vakcinoj bazitaj sur RNA povas esti defio laŭ loĝistika vidpunkto, ĉar ili estas tre sentemaj al lumo, varmo kaj enzimoj de la medio.


Teorie, lokoj kun higieno kaj temperaturo sub strikta kontrolo estos necesaj por la apliko de dozoj. Ĉi tio povas malebligi ĝian distribuadon al foraj regionoj de la terglobo.


Vakcinoj kun ne-reproduktiĝa virusvektoro


Cristina Bonorino difinas ĉi tiun grupon kiel "Frankenstein-molekulojn". "Ni uzas la ŝelon de alia viruso, kiu ne kaŭzas malsanon kaj ne reproduktiĝas, kaj metas en ĝin informojn pri la genetika materialo de la koronaviruso," klarigas la kuracisto.


Estas almenaŭ kvar vakcinoj de tiu ĉi kategorio testataj en fazo 3: Ad5-nCoV (CanSino Biologics kaj dek aliaj institucioj), Ad26.COV2.S (Johnson & Johnson kaj du aliaj institucioj), AZD1222 (Oxford-Universitato, AstraZeneca kaj sep aliaj institucioj) kaj Gam-COVID-Vac (ankaŭ konata kiel Sputnik V, de la Esplorinstituto Gamaleya pri Epidemiologio kaj Mikrobiologio kaj ses aliaj institucioj).


Antaŭ ne longe la vakcino Sputnik V akiris atenton pro sia aprobo en Rusio. Tio estigis serion da kritikoj, ĉar la rezultoj de esploroj pri sekureco kaj efikeco ne estis publikigitaj kaj, sekve, ne estis konataj de la internacia scienca komunumo.


Alia konata reprezentanto estas la kandidato de la Universitato de Oksfordo, Anglio, kaj la kompanio AstraZeneca. Ĝi estas testata en la tria fazo.


Kio mankas por ke tiuj vakcinoj estu disponeblaj al ni?



Ĉiuj vakcinoj menciitaj en tiu ĉi artikolo estas en fazo 3 de klinika testado. En ĉi tiu stadio, la celo estas testi ĝin en miloj da volontuloj kaj akompani ilin dum iom da tempo.


Grava detalo: parto de ĉi tiuj homoj ricevas la veran vakcinon, dum alia parto prenas placebojn, kiuj ne efikas sur la imunsistemo.


De ĉi tiu sperto, sciencistoj povas kontroli ĉu vakcinitaj homoj ekhavis malbonajn reakciojn kaj ĉu la vakcino havas kontraŭkoronvirusan efikon per komparo kun la grupo kiu ricevis placebon.


Por determini kiam testado povas esti finita, la aŭtoroj difinas minimuman nombron da eventoj. "En ĉi tiu kunteksto, evento signifas, ke persono, kiu estas parto de la studo, malsaniĝas kaj havas konfirmitan diagnozon de KOVIM-19", diras Natalia.


Ekzemple, la vakcino CoronaVac: laŭ informoj publikigitaj en ClinicalTrials.Gov, retejo de usona registaro kun informoj pri klinikaj studoj, la testoj finiĝos kiam la 150-a evento estos atingita. La dato por kompletigi la tutan studon estas planita por oktobro 2021.


Sed kiel do registaroj kaj fakuloj asertas, ke produktado kaj distribuado de vakcino komenciĝos jam en decembro 2020? "Fabrikistoj faros provizorajn analizojn, surbaze de malpli granda nombro da registritaj eventoj. Se la provizoraj rezultoj estas bonaj, ili jam povas peti urĝan aprobon al reguligaj instancoj", diris Natalia laŭ sia antaŭvido.


Cristina Bonorino iom timas tiun fruigon: "Ni bezonas respekti la protokolon. Estas malsaĝe liberigi ajnan vakcinon sen la plenaj rezultoj. Malgraŭ la premego sur reguligaj instancoj kaj sciencistoj, ni devas atendi por esti certaj, ke tiu produkto efektive funkcios."


Alia grava diskuto temas pri kiaj homoj devas unue ricevi vakcinon. Nuntempe multaj el ili estas testitaj nur en plenkreskuloj kun aĝo inter 18 kaj 59 jaroj. Ĉi tio signifas, ke ni ankoraŭ ne scias, ĉu ili estos sekuraj kaj efikaj ĉe maljunuloj, kiuj estas unu el la riskogrupoj por KOVIM-19.


Finfine necesas konsideri, ke la aprobo de vakcino, kia ajn ĝi estu, ne signifas, ke ĝi estos facile havebla. "Permeso signifas la komencon de amasfabrikado, organizado de vakcinado, trejnado de medicinaj laboristoj, organizado de transportaj ĉenoj... Tio postulas tempon", aldonas Natalia.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments