El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio liveros vakcinojn kontraǔ KOVIM-19 prioritate al disvolviĝantaj landoj

| 2020-10-23
Bookmark and Share

La 21-an de oktobro en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Zhao Lijian, proparolanto de la ministerio, diris, ke Ĉinio liveros vakcinojn kontraǔ KOVIM-19 prioritate al disvolviĝantaj landoj en diversaj manieroj kiel donaco kaj senpaga helpo.


Zhao diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la planon de MOS (Monda Organizo pri Sano) pri vakcinoj kontraǔ KOVIM-19. En la 8-a de oktobro, Ĉinio oficiale partoprenis en la plano. Nun sume 4 specoj da vakcinoj produktitaj de Ĉinio estas en la tria fazo de klinika testado kaj la lando havas sufiĉan kapablon por ilin produkti kaj kontentigi postulon de sia loĝantaro. Malgraŭ tio, Ĉinio decidis eniĝi en la planon, celante, per sia ago, akceli justan distribuon de vakcinoj, certigi vakcinan liveradon al disvolviĝantaj landoj, kaj samtempe instigi pli da kapablaj landoj partopreni kaj subteni la planon. Li diris: "Tio estas grava faro de Ĉinio tenante la koncepton de homara komunumo de higieno kaj sano kaj plenumante sian promeson fari la vakcinojn tutmondaj publikaj produktoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments