El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Daming-palaco en Xi' An

| 2020-10-23
Bookmark and Share

Daming-Palaco kovras areon de 3,5 kvadrataj kilometroj, kaj tiu vasta areo atestas la la grandiozecon de tiu palaco en la dinastio Tang (618-907). Ĝi estis la plej grandioza arkitektura komplekso en la mondfama "Tri Grandaj Palacoj" (Taiji-Palaco, Daming-Palaco kaj Xingqing-Palaco) de Chang'an-Urbo en Tang-Dinastio.



Danfeng-pordego en maketo de Tang-dinastia palaco Daming.


Sed tiu impona palaco de la pasinteco ne rezistis al la tempo: la tuta parko estas aro da postrestaĵoj elfositaj post longa tempo sub la grundo. Kio plej impresis min, tamen, estas malnovaj fotoj de antaŭ kelkdekoj da jaroj, kiuj montras tiun vastan areon kovritan de stratoj kaj konstruaĵoj. Jes, tie estis loĝkvartalo ĝis kiam oni malkovris la postrestaĵojn de la palaco sub ĝi. Tiam registaro komencis komplikan kaj altkostan procezon por transloĝigi la homojn vivantajn tie kaj detrui la konstruaĵojn kaj stratojn sen damaĝi la subgrundajn trezorojn. Sekve arkeologoj elfosis multajn postrestaĵojn de tiu palaco kaj la loko fariĝis publika parko.


La parko havas vastan areon, kaj Danfeng-Pordego, la suda pordego de Daming-Palaco, estas la unua afero kiu impresas vizitantojn. Tamen, nuna Danfeng-Pordego ne estas rekonstruita, sed nove farita modelo konsistanta el slaboj pendigitaj sur ŝtala strukturo. La originala pordego, samkiel la nuna, havas entute kvin enirejojn kun turo en la supro kaj estas pli granda ol aliaj pordegoj de Tang-dinastio. En tiu loko komenciĝas vojo ĉirkaŭ 500-metroj longa rekte al la korto de la Halo Hanyuan, kiu estis parte rekonstruita.


Ruinaĵoj de la Halo Hanyuan


La Halo Hanyuan estas la ĉefa salono de Daming-palaco kaj estis uzata por okazigi naciajn ceremoniojn, inter ili la granda kunveno en Novjara Tago kaj Vintra Solstico, aŭdienco de eksterlandaj misioj, surtroniĝoj, festoj, amnestio kaj militaj paradoj.


Tiu halo fariĝis kvazaŭ “akceptejo” por turistoj kiuj volas viziti la postrestaĵojn de la palaco: plejparto de la homoj tie komencas sian viziton al la ruinaĵoj, kaj daŭrigas ĝin per vojo kiu komencas malantaŭ la halo. Sed verdire estas malmulto por vidi krom pecoj de muroj kaj fundamentoj de iamaj konstruaĵoj. Malmultaj strukturoj estas vere bone konservitaj.


Arkeologia eltrovaĵo de Tang-dinastio eksponata en la muzeo.


Aparte vizitinda estas la Muzeo pri Postrestaĵoj de Daming-Palaco, konstruita sub la grundo de la centra pejzaĝo de la parko, kun konstruita areo de 10 000 kvadrataj metroj. Ĝi ĉefe montras la kulturajn restaĵojn, materialojn trovitajn en tiu loko kaj multajn ilojn, inkluzive de tiuj uzitaj de imperia familio.


La eksponaĵoj de tiu muzeo estas belaj kaj interesaj, kaj tie ankaŭ troviĝas bonaj klarigoj pri la historio de tiu loko. Tie troviĝas maketoj, bildoj kaj antikvaĵoj, kiuj kune faciligas la komprenon de vizitantoj pri tiu palaco. Mi pasigis bonan parton de mia tempo ĝuste en tiu muzeo.


Sceno de la kortego de Tang-dinastio reproduktita per pupoj, kaptas atenton de vizitantoj en la muzeo. 


Alia menciinda loko estas miniaturo de la iama palaca komplekso kiu ekzistis tie, kreita por ke turistoj rekte spertu ĝin. Nacia Parko de Postrestaĵoj de Daming-Palaco uzis modelan prezentan metodon por miniaturigi la tutan pejzaĝon de Daming-Palaco en la proporcio de 1:15. Tra tiu granda maketo estas traireblaj vojoj inter la domoj, sed ili estis blokitaj por turistoj, mi povis nur ĉirkaŭiri la lokon kaj admiri ĝin el platformoj konstruitaj apud ĝi. Aparte kaptis mian atenton tio, ke eĉ la arboj en tiu ĝardeno sekvas la skalon de la maketo, nur la birdoj ne.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments