El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Sekvante revon: 4-monata, 18 484 kilometra vojaĝo tra Ĉinio

| 2020-10-23
Bookmark and Share

Pro la malfacilo vojaĝi eksterlanden dum la pandemio, multaj homoj kaptas la ŝancon viziti malproksimajn lokojn enlande, sed malmultaj tiom bone realigis tiun ideon kiel Mads Vesterager Nielsen, kiu inter la 3a de majo kaj la 6a de septembro veturis per sia motorciklo tra tuta Ĉinio, kulminante per vasta 18 484-kilometra vojaĝo. Inspirite de legendaj komercaj kaj historiaj itineroj, li kaj lia fianĉino, Tautvile Daugelaite, kiu akompanis lin dum ĉirkaŭ duono de la vojaĝo, trairis 17 provincojn kaj municipojn. Intervjuita de the Beijinger, li rakontis pri sia vojaĝo.



Ŝajne vi vizitis ĉiujn partojn de Ĉinio dum via vojaĝo. Kien precize vi iris?


Mi veturis de Pekino al la Flava Maro, laŭ la Flava Rivero tra Hexi-Koridoro de la Silka Vojo al la legendaj budhismaj kavernoj de Dunhuang ĝis la fino de la Ĉina Granda Muro - La Jada Pordego. De tie mi iris sudorienten tra la dezertoj de Qinghai sur la himalaja altebenaĵo, super la herbejoj de Tibeta Altebenaĵo en Sichuan, malsupren sur la malaltebenaĵon tra Chongqing, Hubei, Hunan kaj en la provincon Jiangxi. El la provinco Jiangxi, mi postkuris la itineron de la Longa Marŝo tra Jiangxi, Hunan, Guangxi, Guizhou, Yunnan, Sichuan, Gansu kaj Shaanxi. Mi restis ĉe taoisma templo antaŭ ol mi veturis norden laŭ la Flava Rivero. Post kiam mi atingis Internan Mongolion, mi revenis al Pekino. La ĝenerala itinero estis planita, sed vizito al multaj lokoj laŭ la vojo estis neplanita kaj okazis spontanee.


Kio instigis vin fari ĉi tiun vojaĝon?


Mi delonge volis havi modernan aventuron tra Ĉinio. Mi estas tre inspirita de ĉinaj kaj okcidentaj esploristoj, kiuj riskis siajn vivojn por vojaĝi kaj esplori. Ĉi tiu mia aventuro estis orientita ĉirkaŭ la kernaj regionoj de Ĉinio kaj la kernaj mitoj, kiuj estas en la koro de la ĉina historio kaj moderna socio. Mi pasigis multajn jarojn trarigardante la itineron en mia kapo, sed mi elektis ĉi tiun vojon ĉirkaŭ Kristnasko pasintjare. Mi ĉiam havas ideojn por novaj aventuroj kaj mi volis vojaĝi laŭ vojoj formitaj de la ĉinaj pejzaĝoj, kiel la Flava kaj Jangzia Riveroj samkiel la vojoj, kiuj eliras el rakontoj kaj mitoj, kiel la Silka Vojo kaj la Longa Marŝo. Mi planis komenci mian vojaĝon unu monato pli frue, sed mi devis prokrasti mian ekiron plurfoje pro la viruso.



Kian motorciklon oni bezonas por fari tian vojaĝon? Kian preparon vi devis fari anticipe?


La motorciklo, kiun mi uzis, estas la plej fortika sur ĉinaj vojoj. Mi nomas ĝin "Malgranda Nigra Gruntbovo". Ĝi estas uzata de naŭ el ĉiu deko da manĝaĵ-liveristoj en Ĉinio kaj unu el la plej vaste produktitaj en la lando. Antaŭ ol mi forlasis Pekinon, mi portis ĝin al "motuoshen", motorcikla fakulo - unu el la plej bonaj riparistoj de motorcikloj en Pekino - por ŝanĝi la bremsilojn, radojn kaj ĉenon. Mi prepariĝis dum semajnoj antaŭ la foriro, sed multon de la ilaro, flankaj sakoj kaj kapabloj mi kolektis dum la pasintaj sep jaroj. Mi ankaŭ demandis Yijing-divenisto pri kiel iros la vojaĝo, kiam estus la plej favora dato por mia foriro, kaj ĉu la viruso influus miajn vojaĝojn.


Ĉu estis malfacile paki por tiel longa vojaĝo? Ĉu estis iu ekipaĵo, kiun vi forgesis paki kaj vere mankis al vi?


Mi havis neniun varmigan jakon pro la limigita spaco sur la motorciklo. Tio iĝis problemo sur la himalaja altebenaĵo... Finfine, mi akiris gruntbovan jakon, kiu povis kovri miajn krurojn sub malalta temperaturo je alteco de ĉirkaŭ 4 500 metroj, dum mi estis dormanta en mia tendo. Aliflanke, mi ankaŭ pakis mian bantkravaton kune kun blazero en la plej kaŝita angulo de mia tornistro - sed mi efektive uzis ilin dufoje! Sur la vojo, vi devas esti preta vesti vin por festa okazo, kaj ili estis malpakitaj por tibeta geedziĝo kaj geedziĝo en Guizhou.



Ĉu vi renkontis iujn malfacilaĵojn de aŭtoritatoj dum via vojaĝo?


Plejofte aŭtoritatoj iom nervoze salutis min, sed finfine malstreĉiĝis kaj lasis min resti. Kvankam kelkfoje ili tion ne volis. Estis necesaj kelkaj horoj por aŭtoritatoj telefoni al siaj superuloj kaj decidi ĉu ili lasus min resti aŭ ne. Sekve mi dormis pli da noktoj en mia tendo por eviti temporabajn renkontiĝojn kun lokaj policanoj.


Ĉu estas iu loko kien vi volis iri, sed ne povis?


Mi tre volis iri al nordorienta Ĉinio, sed evitis ĝin pro la koronvirusa situacio tie en majo. Eĉ la Yijing-divenisto diris al mi, ke nordoriento ne alportus al mi bonŝancon.



Vi delonge loĝas en Ĉinio kaj ŝatas la landon kaj la popolon, sed ĉu estas iu loko, kiu vere surprizis vin?


Qinghai. Tie estas la plej mirinda, senhoma kaj pitoreska pejzaĝo, kiun mi iam ajn vidis. Mirindaj kaj belaj, la dezertoj, montoj kaj foraj setlejoj donas al vi senton, ke tie estas la fino de la mondo. Mi havis tiom multaj antaŭkonceptoj, kiuj ŝanĝiĝis per miaj nunaj 30 000 km da pluraj motorciklaj vojaĝoj tra Ĉinio dum la pasintaj sep jaroj. Ĉi-foje tio, kio vere frapis min, estis la amplekso kaj profundo de la sonĝoj de ordinaraj homoj tra Ĉinio. Stimulitaj de la epidemia senmoveco, ŝajnis al mi, ke multaj homoj pripensis tion, kion ili volas en la vivo - de revoj pri vojaĝoj al la revoj pri feliĉo sub novaj sociaj valoroj por siaj familioj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: the Beijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments