Anhui de Ĉinio: ĉina torejo rikoltita
Lastatempe, maturiĝis 200 hektaroj da ĉinaj torejoj (Torreya grandis) en Qiaoshan-vilaĝo de Huangshan-urbo, Anhui-provinco, orienta Ĉinio. Okupiĝante pri kolektado, sekigado kaj rostado de torejo-nuksoj, vilaĝanoj ĝuas ĝojon de rikolto.
En la lastaj jaroj, la vilaĝo faris trejnadon pri plantado de ĉinaj torejoj por pliigi produktkvanton kaj kvaliton, tiel oni kreskigis sian enspezon je ĉirkaǔ 3 mil juanoj. Plantado de ĉina torejo riĉigas vilaĝanojn kaj akcelas disvolviĝon kaj prosperon de la vilaĝo.
La torejo kreskas en la suda parto de Ĉinio. Ĝiaj rostitaj nuksoj estas bongustaj kaj maĉkrakaj, kaj oleo el ili estas manĝebla.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat