El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Sep ĉinoj ricevis la premion Sovaĝfotisto de la Jaro 2020

| 2020-10-22
Bookmark and Share

Nun en sia 56-a jaro, la premio Sovaĝfotisto de la Jaro estas montrofenestro de Londona Muzeo pri Naturhistorio por la plej bonaj fotoj pri naturo. La ĉi-jara konkurso altiris pli ol 49 000 kontribuojn de profesiuloj kaj amatoroj tra 86 landoj. Jen sep premiitaj bildoj de ĉinaj fotistoj.


1 - Kiam Panjo Diras “Kuru!”, de Shanyuan Li. Venkinto en la kategorio Konduto: mamuloj.


WeChat Image_20201021100024.jpg


Ĉi tiu malofta bildo de familio de katoj de Pallas, aŭ manuloj, sur la foraj stepoj de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo en nordokcidenta Ĉinio estas la rezulto de sesjara laboro en alta alteco. Ĉi tiuj malgrandaj felisoj vivas en izoliĝo, estas malfacile troveblaj kaj plejparte aktivaj ĉirkaŭ tagiĝo kaj krepusko.


2 - La Ora Momento, de Songda Cai. Venkinto en la kategorio Subakva.


WeChat Image_20201021100028.jpg


Paralarvo de diamantodorsa kalmaro ĉasas en malhelo, ĉesas ĉasi dum momento kiam ĝi estas kaptita de la fulmlumo de la fotilo, ore brilas kaj poste gracie moviĝas el la lumo. La lumo venis el la fotilo de Songda, dum nokta plonĝo super profunda akvo, malproksime de la marbordo de Anilao, en Filipinoj. Diamantodorsaj kalmaroj estas disvastigitaj en tropikaj kaj subtropikaj oceanoj, predante fiŝojn, aliajn kalmarojn kaj krustacojn proksime de la marsurfaco. En novembro, centoj kolektiĝas en Anilaon por generi.


3 - Meduz-infanistino, de Songda Cai. Tre laŭdata en la kategorio Subakva.


WeChat Image_20201021100032.jpg


Juna trevalio fiksrigardas el ene de malgranda meduzo. Ĝi eble aspektas senviva, sed la fiŝeto estas ĝuste tie, kie ĝi volas esti. Ĝi naĝis sub la ombrelo de la meduzo (evitante aŭ eble imuna kontraŭ ĝiaj pikiloj) por serĉi rifuĝon kontraŭ predantoj helpe de la armiloj de la meduzo. Ŝirmejo malfacile aperas en malferma akvo, kaj la idoj de almenaŭ 80 specioj de fiŝoj turnas sin al meduzoj por protekti ilin. La meduzoj ŝajnas ne suferi damaĝon nek profiti de siaj pasaĝeroj (krom foje manĝi ilin), sed se akvo fariĝas pli acida (kiel antaŭvidite pro klimata ŝanĝo) ĉi tiu rilato rompiĝas: la fiŝoj estas malpli allogataj de siaj gastigantoj, eble pro mistaksado, kaj sin montras al predado. Songda ekvidis ĉi tiun paron dum nokta plonĝado malproksime de la marbordo de Anilao, en Filipinoj, kaj kaptis ĝiajn viglajn kolorojn.


4 - Rapida Kalmaro, de Songda Cai. Tre laŭdata en la kategorio Subakva.


WeChat Image_20201021100035.jpg


Songda ekvidis ĉi tiun 8-centimetr-longan diamantodorsan kalmaron dum nokta plonĝo ĉe Anilao, en Filipinoj. Ĝi kutime malrapide moviĝas, sed ĝi povas ekrapidi per altprema jeta impulso, premante akvon tra funelo per kuntirado de sia mantelo. Ĝi povas direkti la forton movante la funelon, akcelante antaŭen por kapti predon kaj malantaŭen por eviti predantojn. Songda uzis longan eksponadon por kapti la movosenton. Li lerte kombinis ĉi tion kun lumigado por malkaŝi la larvan kapon kaj membranajn franĝojn de ĝiaj suĉitaj brakoj, permesante al la eta kalmaro pentri sian vojon tra la kadro.


5 - Grandaltituda Persekuto, de Haiyuan Tong. Tre laŭdata en la kategorio Konduto: mamuloj.


WeChat Image_20201021100039.jpg


En la fina etapo de longa ĉasado, himalaja lupo alproksimiĝas de juna tibeta gazelo. Estis malfrua posttagmezo en frua vintro, kiam Haiyuan ekvidis la malgrandan luparon. Peza neĝo en la montoj Kunlun de la ĉina Qinghai-Tibeta Altebenaĵo pelis ilin al pli malalta altitudo ol kutime (iom pli ol 4 000 metroj) por serĉi manĝaĵon. Kiam ili alproksimiĝis al grego de tibetaj gazeloj, ili disiĝis kaj komencis ĉirkaŭi sian predon. Ĉi tiuj lupoj estas unike adaptitaj por postvivi en ĉi tiuj severaj altaj altitudoj. Subite, ili atakis. Sed la gazeloj disiĝis. Haiyuan spuris la persekuton dum la venontaj du horoj, malgraŭ la alteco kaj severa malvarmo, dum la lupoj ripete provis kapti gazelon. Estis preskaŭ mallume, kiam juna gazelo ekkuris for de la grego. La lupoj laŭvice sekvis ĝin.


La bildo de Haiyuan kaptas la decidemon de la lupo - okuloj fokusitaj al la celo - kaj la timeman junan gazelon en kurado por sia vivo.


6 - Vivo en Koralkoridoroj, de Weiwei Zeng. Tre laŭdata en la kategorio Bestoj en ilia vivmedio.


WeChat Image_20201021100043.jpg


Plonĝante ĉe la fora insulo Romblon, en Filipinoj, aglokula fotisto Weiwei ekvidis du malgrandajn salikokojn - ĉiu el ili nur 5 milimetroj longa - kaŝitaj sur granda cerbokoralo. Ĉi tiuj salikokoj vivas sur malmolaj, aŭ ŝtonaj, koraloj, irante laŭ la streĉaj pasejoj inter la septaĵoj de la koralo (ĉi tie kun iliaj vicoj de etaj polipoj fermitaj, manĝantaj tentakloj retiritaj por la tago), sed ne damaĝas ilian gastiganton. Weiwei komence fotis la salikokojn de proksime, sed decidis, ke ilia vivmedio devas esti parto de la bildo.


7 - Englutado per Kulero, de Lefei Han. Tre laŭdata en la kategorio 15-17-jaruloj.


WeChat Image_20201021100046.jpg


Kulerbeka sablopilo serĉas marajn senvertebrulojn sur la vazoj de Tiaozini en Jiangsu, Ĉinio. Lefei devis moviĝi malrapide kaj zorge sur la kotaj ebenaĵoj kaj fine rampi por alproksimiĝi sufiĉe kaj sufiĉe malalte por kapti ĉi tiun portreton de unu el la plej endanĝerigitaj birdoj en la mondo. Nun restas ne pli ol ĉirkaŭ 200 paroj da ili, kies nombro malkreskis je ĉirkaŭ 80% en la unua jardeko de ĉi tiu jarcento, estigante internacian klopodadon por eviti ilian estingiĝon.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: That’s Beijing




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments