El Popola Ĉinio>头条新闻>

Preskaǔ 60 mil personoj ricevis ĉinajn vakcinojn kontraǔ KOVIM-19

| 2020-10-21
Bookmark and Share

La 20-an de oktobro en la gazetara konferenco de la Mekanismo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Kuna Preventado kaj Regado, Tian Baoguo, vicestro de la departemento pri scienc-tekniko por socia disvolvo sub la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, diris, ke 4 vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 produktitaj de Ĉinio estas en triafaza klinika testado kaj preskaǔ 60 mil personoj jam ricevis ilin. Ĝis nun ne estas raporto pri serioza malbona reakcio.


Rezultoj de triafaza klinika testado estas efika indico, vaste agnoskata de la mondo, pri vakcina protektopovo. Tian Baoguo diskonigis, ke ajna vakcino, ĉu en klinika testado, ĉu en grandnombra uzado post enmerkatiĝo, eblas kaǔzi malbonan reakcion en ricevinto. La malbonaj reakcioj montrataj en korpoj de la ricevintoj ĝenerale estas malpezaj, kiel doloro aǔ ŝvelo de korpa parto kie oni ricevis vakcinon, kaj mallongtempa malforta febro.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments