El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rapida revigliĝo de ĉina ekonomio antaŭenigos mondan ekonomian revigliĝon

| 2020-10-21
Bookmark and Share


Homoj kaj amaskomunikiloj de multaj landoj tre priatentis la ĉinajn ekonomiajn donitaĵojn por la antaŭaj tri trimestroj publikigitajn de la Nacia Statistika Buroo de Ĉinio en la 19a de oktobro, opiniante, ke la ĉefaj ekonomiaj indicoj de Ĉinio montras pozitivan tendencon, kaj la rapida revigliĝo de la ĉina ekonomio antaŭenigos tutmondan ekonomian revigliĝon.


Ahmedin Mohammed, ŝtata ministro pri novigo kaj teknologio de Etiopio, diris: "La ĉinaj registaro kaj ret-komercistoj sukcese alportis ret-komercon al la ĉina kamparo, kaj estas tre malfacile por aliaj lokoj en la mondo fari la saman."


La usona tagĵurnalo New York Times raportis, kiam multaj regionoj de la mondo klopodas por trakti la pandemion de KOVIM-19, Ĉinio refoje pruvas al la mondo, ke per bona regado de la pandemio eblas rapide revigligi la ekonomion.


Vitor Gasper, departementa direktoro pri fiskaj aferoj sub Internacia Mona Fonduso, diris: "Ĉinio povos efektivigi pozitivan kreskon ĉi-jare. Ĉi tio estas laŭdinda atingo. La ĉina registaro donas grandan financan subtenon al la ekonomio. La ĉina ekonomio transformiĝas kaj akcelas kreskon per enlanda konsumo."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments