El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nankina Agrikultura Universitato ellaboris ruĵojn el krizantemo

| 2020-10-21
Bookmark and Share

La 15-an de oktobro, Nankina Agrikultura Universitato lanĉis 3 specojn da ruĵoj faritaj ĉefe el krizantemo. En la ruĵojn oni aldonis esencan oleon el krizantemoj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. La koloro de la ruĵoj venas de ruĝaj krizantemaj floroj kultivitaj de la universitato mem. En la ruĵoj estas ankaǔ aliaj ingrediencoj de naturaj krizantemaj floroj, kun efiko de beligo, akvokonservo kaj kontraǔbakterio. 








En la lastaj jaroj, de krizantemaj trinkaĵo kaj vino ĝis krizantemaj kremomasko kaj ruĵo, malgranda krizantem-floro ne nur estigas longan industrian ĉenon, sed ankaǔ akcelas kundisvolvadon de la orienta kaj okcidenta partoj de Ĉinio. Nun la ruĵoj jam profitigas Majiang, malriĉa gubernio helpata de la universitato en Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Lokaj firmaoj ekproduktis ruĵojn kaj malfermis merkaton pri profunda prilaboro de krizantemo. Krizantema ruĵo ŝajne estas simpla, sed povas antaǔenpuŝi novigon de industrioj, riĉigi kamparanojn kaj akceli kunigon de malriĉeca forigo kaj vilaĝa prospero.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments