Flugantaj eretoj povas propagiĝi ĝis maksimume 6 metroj
Kiom da distancoj la portanto de KOVIM-19 povas atingi? Kiom da flugantaj eretoj fariĝos aerosolaj partikloj? Rilataj respondoj provizas politik-farantojn kaj la publikon per gvidado pri preventado de KOVIM-19.
Tiucele esplorteamo speciale studis la influon de media temperaturo, humido kaj rapideco de aercirkulado sur propagiĝo de flugantaj eretoj. La 10-an de septembro, la gazeto Nano Letter eldonita de la Usona Kemia Societo publikigis la esplorrezulton: en malsekaj kaj malvarmaj kondiĉoj, flugantaj eretoj povas propagiĝi ĝis 6 metroj maksimume.
La esplorteamo opinias, ke en humida kaj malvarma medio, la 6-futa (ĉirkaŭ 1,83 metroj) socia distanco, proponita de la usona Centro por Preventado kaj Regado de Malsanoj, ne povas tute eviti kontakton kun eretoj.
Skemo publikigita de Nano Letter
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat